Lastatempe Raidi, vicprezidanto de la Konstanta
Komitato de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso kaj honora estro
de Konsultiĝa Komitato de Tibeta Disvolviĝo, diris en la 1-a
Konferenco de la 2-a Konsultiĝa Komitato de Tibeta Disvolviĝo,
ke nun la situacio de Lhasa estas ĝenerale stabila, kaj la
socia ordo jam renormaliĝis. Normale funkcias la Lhasaj registaraj
institucioj, lernejoj, butikoj kaj fabrikoj.
Raidi emfazis: "Disvolviĝo de Tibeto en
ĉiu ajn tempo devas esti bazita sur stabileco. Sen stabileco
ne estas disvolviĝo, nek la feliĉa vivo kaj bela estonteco
de la tieaj popolanoj. Subfosado al disvolviĝo kaj stabileco
de Tibeto estas netolerebla."
Parolante pri la serioza perforta evento de batado,
detruado, rabado kaj bruligado okazinta la 14-an de marto,
Raidi esprimis sian bedaŭron. Li diris, ke en tiu perforta
afero, la krimuloj mortigis kaj vundis senkulpajn popolanojn,
detruis veturilojn kaj publikajn instalaĵojn, bruligis domojn,
butikojn kaj lernejojn. Tio serioze detruis la normalan socian
ordon kaj alportis grandegan damaĝon al la vivo kaj proprietaĵoj
de la popolanoj.
Raidi diris: "La loka registaro kaj koncernaj
departementoj alprenis retenan sintenon kaj estingis tiun
eventon laŭ konstitucio kaj leĝo, defendante la interesojn
de la tibeta popolo. Mi volus demandi, ĉu ekzistas iu lando
aŭ iu registaro, kiu povus toleri perfortan eventon similan
al tiu en Lhasa? Kiu povus ignori la vivon kaj proprietaĵon
de sia popolo kaj apudstari antaŭ la krimuloj subfosantaj
la socian ordon harmonian kaj stabilan?"
Parolante pri la disvolviĝo de Tibeto, Raidi montris,
ke en la pasintaj 20 jaroj, dank' al la ĝusta gvidado de la
Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (CKKPĈ) kaj
la subteno de la tutlanda popolo, Tibeto nun estas en la plej
bona periodo de disvolviĝo kaj stabileco en la historio. En
la pasintaj 20 jaroj Tibeto konis plej rapidan disvolviĝon,
plej grandan ŝanĝiĝon kaj la tibeta popolo ricevis plej multan
utilon. Nun Tibeto multflanke prosperas, kaj tiu situacio
estis akirita post granda penado.
Raidi kredas, ke sub la ĝusta gvidado de CKKPĈ
kaj subtenado de la tutlanda popolo, la kompartia komitato
kaj registaro de Tibeto certe povas gvidi la tibetan popolon
por konservi la stabilecon de la tibeta socio, la leĝan ordon
kaj la bazajn interesojn de la tibeta popolo. Li diris: "Mi
havas plenan fidon pri tio."
|