 |
Per la foto, en kiu policanoj savas hanon batatan,
retejo de la germana ĵurnalo Berlina Matenĵurnalo malvere
raportis, ke ĉinaj policanoj kaptas tibetanon. |
Iuj okcidentanoj ĉiam ŝatas alivesti sin kiel
gvidanton de homaj rajtoj. Ŝajnas al ili, ke oni devas observi
ilian normon por juĝi pri respekto aŭ atenco al homaj rajtoj.
Post la perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado
en Lhasa, iuj okcidentanoj alivestis sin kiel gardiston de
homaj rajtoj kaj kondamnis Ĉinion kiel antaŭe. Ili obstine
asertis, ke la perforta evento estas “paca manifestacio” por
“defendi homajn rajtojn”.
Ĉu tiuj okcidentanoj vere zorgas pri homaj rajtoj
de Tibeto? Lastatempe konsciencaj raportistoj de Okcidento
faris detalajn raportojn pri la perforta evento, kiun vidis
kanadaj turistoj. La kanada ĵurnalo “Stelo de Toronto” raportis:
19-jara John Kenwood propraokule vidis kiel krimuloj atakis
pasantojn. Li eĉ timas, ke iu juna motorbiciklanto estis batita
ĝis morto. En la 19-a de marto la brita ĵurnalo “Tempo” publikigis
artikolon kun la temo “Turistoj rakontas siajn surprizon kaj
timon en tumulto en Tibeto”. La artikolo diras, ke la vizitantoj
revenintaj de Tibeto estis surprizitaj kaj teruritaj de la
tumulto, precipe kiam ili vidis, ke hurlantaj krimuloj atakas
pasantojn per ŝtonoj.
Mi volas demandi, kiu lando povas rigardi tian
perfortaĵon “paca manifestacio”? La perforta evento absolute
ne povas fariĝi “paca manifestacio” malgraŭ trompo de iuj
okcidentanoj.
Dum longa tempo, iuj okcidentanoj aspekte zorgas
pri disvolvo kaj homaj rajtoj de Tibeto, sed efektive rigardas
Tibeton kun granda antaŭjuĝo. Ili ne konas, eĉ ne volas koni
la realon de Tibeto. La centra registaro konstruis en Tibeto
lernejojn, hospitalojn kaj fervojon, kaj helpis la tibetan
popolon disvolvi ekonomion. Ĉion ĉi ili vidis sed ne volis
agnoski. Ili eĉ diris, ke Ĉinio damaĝis la kulturon kaj homajn
rajtojn de Tibeto.
La lanĉo de la Qinghai-Tibeta Fervojo estas granda
afero atentata de la tuta mondo. Fervojo ludis gravan rolon
en la procezo de moderniĝo de Okcidento. Historia libro de
Usono laŭdas, ke “fervojo skribis novan ĉapitron en la historio
de Usono”. Por evoluantaj landoj la rolo de fervojo estas
pli nesubtaksebla. Tion okcidentanoj bone scias. Ĝis hodiaŭ,
parolante pri Hindio, ili ofte mencias la fervojon konstruitan
de britaj koloniistoj. Iu brita ĵurnalo skribis, ke fervojo
alportis al Hindio solidarecon. Sed fervojo en Ĉinio tute
ne estas tia. Kiam ekfunkciis la Qinghai-Tibeta Fervojo, artikolo
en “Nov-Jorka Tempo”, citante vortojn de “kritikantoj de Tibeto
kaj Okcidento”, diras, ke la fervojo “viktimigis la interesojn
de tibetanoj por profitigi hanojn”. Retejo de Brita Brodkasta
Kompanio diris per vortoj de “kritikantoj”: “La Qinghai-Tibeta
Fervojo kontraŭ 4.2 miliardoj da usonaj dolaroj estas parto
de detruado de Pekino al la tibeta kulturo. Pekino instigas
hanojn transloĝiĝi al Tibeto por asimili tibetanojn.”
Samaj estas la fervojoj, sed kial en Usono ĝi
estas “industria miraklo”, en Hindio “feliĉo por popolo”,
dum en Ĉinio “detruo al la tibeta kulturo”? Similaj ekzemploj
kiel fervojo estas multaj. Oni vidas obskuron de la psiko
en komentarioj de okcidentaj vehikloj ĉu pri la Qinghai-Tibeta
Fervojo, ĉu pri la perforta evento en Tibeto. Nun la homaro
jam eniris en la 21-an jarcenton, kaj la mensostato de tiuj
homoj ŝajne restas ankoraŭ en malamikeco al Ĉinio antaŭ pli
ol duonjarcento. Ili ĉiam intencas atingi sian politikan celon
per tibeta problemo. La malica tordo de iuj okcidentanoj pri
la perforta evento en Lhasa refoje malkaŝis, ke esence ili
tute ne zorgas pri homaj rajtoj de Tibeto, kaj nur celas malhonori,
malfortigi kaj subigi Ĉinion per la tibeta problemo.
|