"Vi povas raporti nenion, sed ne rajtas mensogi!"

de HAN XIANGZE

De la 14-a de marto, kiam okazis en Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, serioza perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado, iuj okcidentaj vehikloj faris malĝustajn raportojn, kia "la ĉina registaro subpremis la pacan manifestacion", tio estas multe kontestita de legantoj. Lastatempe, Fabrice Duche de Francio refutis malveran raporton de tiuj okcidentaj vehikloj per siaj propraj travivaĵoj.

Frenezaj perfortuloj

Fabrice Duche venis al Lhasa unu jaron antaŭe por entrepreni malgrandan kafejon. Li rememoris, ke posttagmeze de la 14-a de marto, kiam li kaj lia amikino iris vespermanĝi, subite li vidis multajn homojn rapide kurantajn. Tiam li opiniis, ke eble iuj vendejoj faras rabaton, sed tuj poste li trovis, ke li eraris, ĉar aro da perfortuloj per glavoj, bastonoj kaj ŝtonoj atakis pasantojn, detruis kaj prirabis vendejojn. En ĥaoso mastro de tibeta restoracio vokis al ili: "Venu al mia restoracio, ĉi tie estas sekure." Do Fabrice Duche kaj lia amikino urĝe iris tien.

Fabrice Duche kaj lia amikino propraokule vidis ferocecon de perfortuloj: la lastaj freneze bruligis islamajn restoraciojn, ĵetis ŝtonetojn al pasantoj. Popolanoj, atakitaj de perfortuloj, kun sango sur la vizaĝo rapidis tien kaj reen, por sin savi, kaj ankaŭ policanoj estis atakitaj... Je la 20-a horo, Fabrice Duche kaj lia amikino revenis al sia loĝejo kaj vidis, ke perfortuloj daŭre ataktis plebanojn. Malpli-ol-20-jara han-o estis faligita de 5 perfortuloj kaj batita per tranĉiloj kaj ŝtonoj. "Mi pensas, ke tiu junulo mortis," Fabrice Duche diris. "Tio estas malbona afero." Kvankam la afero jam pasis longe, sed en la memoro de Fabrice Duche daŭre viglas la sceno: frenezas perfortuloj kaj pluvas ŝtonoj sur stratoj." Tion Fabrice Duche priskribis per franca vorto "crazy".

"Vi povas raporti nenion, sed ne rajtas mensogi!"

Fabrice Duche diris, ke post la 14-a de marto, kelkaj francaj vehikloj telefonis al li kaj postulis , ke li konigu kiel la ĉina registaro subpremis la pacan manifestacion de tibetanoj. Fabrice Duche diris al ili, ke en tiu tago ne okazis paca manifestacio, sed okazis perforta evento -- la tumultantoj atakis ordinarajn homojn kaj policanojn. La policanoj ne uzis pafilojn, siatempe ili havis nur ŝildojn kaj bastonojn. Ili estas junaj kaj efektive ankaŭ timemaj.

Fabrice Duche diris al la francaj vehikloj, ke la ĉina registaro traktas tibetanojn bone, sed tiuj vehikloj tion ne kredis kaj demandis al li, kiom da juanoj li ricevis de la ĉina registaro. Poste, Fabrice Duche legis malĝustajn raportojn de okcidentaj vehikloj kaj diris kun indigno: "Ili mensogis. Ili ne estis en Tibeto nek konis la realajn aferojn, vi (okcidentaj vehikloj malĝuste raportantaj la aferon) povas raporti nenion, sed ne rajtas mensogi. Kelkaj vehikloj el Francio kaj Italio mensogis."

"Pri la afero okazinta en la 14-a de marto en Lhasa, mi ne plu akceptos intervjuon de la okcidentaj vehikloj."

Leginte malĝustajn raportojn pri la perforta afero de Lhasa, Fabrice Duche estas tre malkontenta pri tiuj okcidentaj vehikloj, kiuj ĉiam fanfaronis pri siaj "objektiveco kaj justeco".

Fabrice Duche samtempe alvokis, ke la okcidentanoj ne plu subtenu secesiulojn de Tibeto. Li diris, ke Francio posedas kelkajn insuletojn, se ĉinoj venus tien kaj krius, ke tiuj insuletoj ne apartenas al Francio, tial, ankaŭ la francoj estus malĝojaj.