Dank' al pliboniĝo de pordomalfermaj kondiĉoj,
la ekstera komerco de Tibeto rapide kreskas. En la pasintaj
kvin jaroj la totala sumo de eksporto kaj importo de Tibeto
superis 1.3 miliardojn da usonaj dolaroj, duoble pli multe
ol tiu de la antaŭaj kvin jaroj. Ekstera komerco jam fariĝis
nova forto favora al la tibeta ekonomio.
Funkciado de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj refunkciado
de la landlima komerco de Ĉinio kaj Hindio, ĉe Nathula-pasejo,
ege favorigis la komercadon de Tibeto enlande kaj eksterlande.
En 2003-2006, la totala sumo de import-eksporta komerco de
Tibeto atingis 918.49 milionojn da usonaj dolaroj, interalie
tiu de eksporto -- 639.29 milionojn da usonaj dolaroj kaj
tiu de importo -- 279.20 milionojn da usonaj dolaroj. Sole
en 2007 la totala sumo de importo kaj eksporto de Tibeto superis
393 milionojn da usonaj dolaroj kaj kreskis je 19.8% kompare
kun tiu en la pasinta jaro.
En la pasintaj jaroj landlima komerco kun malgranda
sumo superis la ordinaran kaj fariĝis ĉefa rimedo de la ekstera
komerco de Tibeto. La hieraŭ postiĝinta kaj blokita landlimo
nun prosperas de vigla komercado. En 2007 la totala valoro
de landlima komerco kun malgranda sumo estis 248.92 milionoj
da usonaj dolaroj, kiu konsistigis 63.3% de la totala sumo
de import- kaj eksporta komercado, pli multe je 41.3% ol tiu
en la pasinta jaro.
Samtempe multiĝas alilandaj investo kaj ekonomia
kaj teknologia kunlaboro de Ĉinio kaj aliaj landoj en Tibeto.
En 2007 estis sankciitaj 19 entreprenoj investotaj de eksterlandanoj
per 41.72 milionoj da usonaj dolaroj laŭ kontrakto, sed fakte
oni utiligis 24.18 milionojn da usonaj dolaroj.
Ĝis la fino de 2007 Tibeto havis komercan rilaton
kun 55 landoj kaj regionoj, je 13 pli multe ol tiu en la pasinta
jaro, interalie Nepalo estis ĝia plej granda komerca partnero,
kun komerca sumo de 262 milionoj da usonaj dolaroj, je 45.81%
pli multe ol antaŭe, kiu konsistigis 66.67% de la totala sumo
de la ekstera komerco de Tibeto.
|