Publikiĝis telegramo de Dalai-lamao antaŭ 57
jaroj. En la 24-a de oktobro, 1951, Dalai-lamao skribis en
sia telegramo al la centra registaro, ke li subtenas la centran
registaron kaj esperas forpeli imperiistajn fortojn el Tibeto
por defendi la teritorion kaj suverenecon de la patrolando.
 Yang
Dongquan, estro de la Ŝtata Arkiva Administracio kaj tiu de
la Centra Arkivo, konigis arkivojn pri imperiestra edikto
al Tibeto kaj sigelilojn al gvidantoj de la tibeta budhismo
en Yuan-dinastio (1206-1368). Tio montras, ke ekde Yuan-dinastio
Tibeto ja estis administrata de la centra registaro de Ĉinio
kaj de tiam tiu politika rilato neniam rompiĝis.
Kiel ĉiuj scias, inter la branĉoj de la tibeta
budhismo Dalai- kaj Banĉen-lamaoj de Gelu-sekto estis lote
deciditaj per la Ora Urno kaj fine sankciita de la centra
registaro. Sed ne ĉiu scias, ke la mistera religia sistemo
estis sankciita kaj aprobita de imperiestro Qianlong de Qing-dinastio
antaŭ pli ol 200 jaroj.
Yang diris, ke la religia politiko estis praktikita de Qing-dinastio
ĝis nun. En la 5-a de februaro, 1940, la tiama ĉina registaro
publikigis la ordonon, ke infano Lhamo Toinzhub el Qinghai,
"saĝa kaj unika, estos metempsikozito de la 13-a Dalai-lamao,
kaj tio estos sankciita aparte." La ordono evitigis lotadon
al Lhamo Toinzhub, kaj li fariĝis la 14-a Dalai-lamao.
 Post
fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, Dalai-lamao
sendis reprezentantojn por subskribi en Pekino kun la centra
popola registaro interkonsenton pri paca liberigo de Tibeto,
kaj post tio Dalai-lamao sendis telegramon al Mao Zedong,
prezidanto de la centra popola registaro. La telegramo nun
estas konservata en la fako de 1951 de la Centra Arkivo. En
la telegramo Dalai-lamao diris: "La tibeta loka registaro,
tibetaj monaĥoj kaj laikoj unuanime subtenas la interkonsenton,
kaj sub gvidado de prezidanto Mao kaj la centra registaro,
helpas al la Popola Liberiga Armeo garnizoni en Tibeto, forpeli
imperialistajn fortojn el Tibeto por defendi la teritorion
kaj suverenecon de la patrolando."
Pluraj grandaj arkivoj de Ĉinio nun konservas
abundon da historiaj materialoj pri Tibeto kaj Dalai-lamao
de pluraj jarcentoj. Ili fidele notas la historion neŝanĝeblan.
|