De post la paca
liberigo de Tibeto, precipe post reformado kaj pordomalfermo,
subtenate de la centra kaj loka registaroj, tibeta ekonomio
kontinue kaj rapide disvolviĝas, la vivkvalito de tibetanoj
evidente altiĝas. Tibeto nun troviĝas en la plej bona periodo
de disvolvo de ekonomio kaj socio en sia historio. Tion konfirmis
donitaĵoj liveritaj de aŭtoritata departemento.
La nombro de tibetanoj duobliĝis
De
post 1951, la loĝantaro en Tibeto, precipe tibetanoj kreskas
plej rapide.
Historiaj dokumentoj montras, ke en tre longa
historia periodo la tibetaj loĝantoj troviĝis en negativa
kreskado. De la 7-a ĝis 18-a jarcento la loĝantoj de Tibeto
reduktiĝis je 8 milionoj kaj en la sekvantaj 200 jaroj de
la 18-a jarcento ĝis la mezo de la 20-a jarcento la nombro
de tibetanoj malmultiĝis ankoraŭ je 800 mil.
En 1951, kiam Tibeto pace liberiĝis, la totala
loĝantaro de Tibeto estis 1140.9 mil, en 2000 tiu atingis
2616.3 mil, el kiuj 2411.1 mil estis tibetanoj. Laŭ enketo
fine de 2006 la loĝantaro de Tibeto atingis 2810 mil, el kiuj
95% estas tibetanoj.
Kompare kun 1951, la mortokvanto de la tibetaj
loĝantoj malaltiĝis je 22.3% kaj la averaĝa vivodaŭro altiĝis
de 35.5 jaroj al 67 jaroj. Nun tie vivas 79 pli-ol-100-jaruloj,
dank' al kio Tibeto fariĝis unu el la provincoj kaj aŭtonomaj
regionoj kun plej granda nombro da centjaruloj en Ĉinio.
En Tibeto oni ne praktikas naskolimigan politikon
inter ordinaraj tibetanoj. Tibetanaj kadroj, laborantoj, kamparanoj,
paŝtistoj kaj aliaj nacimalplimultanoj, kiuj konsistigas 92%
de ĝia totala loĝantaro, estas liberaj en naskado. La tibetaj
ŝtatoficistoj kaj urbanoj, kiuj konsistigas 8% de ĝia totala
loĝantaro, rajtas naski du infanojn.
Tibeto havas 46 mil monaĥ(in)ojn
Ĝis
2006, en Tibeto vivis 46 mil monaĥ(in)oj, kiuj konsistigas
1.7% de la totala loĝantaro de la regiono. Normale iras iliaj
religiaj agadoj. Nombro da temploj estas protektataj de la
ŝtato kaj la regiono kiel historiaj objektoj.
En la malnova Tibeto oni praktikis la sistemon
de unuiĝo de regpotenco kaj religio. En la demokratia reformado
la feŭdisma servuta sistemo kune kun privilegio de monaĥejoj
kaj superaj monaĥoj estis abolitaj. Tibetaj monaĥoj kaj sekularaj
homoj ekĝuis ne nur personan liberecon sed ankaŭ liberecon
en religia kredado. Monaĥoj mem administras la religiajn aferojn
kaj okazigas religiajn aktivadojn, pere de demokratiaj administraj
komitatoj kaj demokratiaj administraj grupoj demokratie elektitaj
de ili mem.
Tibetaj religianoj povas fari diservon en siaj
propraj hejmoj, monaĥejoj, sur sanktaj montoj, ĉe sanktaj
lagoj, kaj ankaŭ povas pie promeni ĉirkaŭ sanktaj montoj,
kaj partopreni aliajn religiajn ceremoniojn. La religiaj kutimoj
en nuptoj kaj funebraj ceremonioj estas respektataj. Ĉiujare
regule okazas religiaj kaj festaj aktivadoj.
La sistemo de metempsikozo de vivaj budhoj estas
refunkciigita. La centra registaro sankciis Karmapa kiel Vivan
Budhon la 17-an en 1992 kaj konfirmis la reenkarniĝinton de
Banĉen-lamao la 10-a en 1995. Nun la vivaj budhoj sankciitaj
de la centra registaro aktivadas en diversaj religiejoj.
Kiel unu el la provincoj kaj aŭtonomaj regionoj
kun granda nombro da historiaj kaj kulturaj objektoj, Tibeto
havas 35 ŝtatnivelajn protektatajn historiajn objektojn, kiaj
Jokhang-templo, Potala-palaco, Gandain-templo, Sagya-templo,
Zhaxi-Lhunbo-templo kaj Changzhug-templo. En la pasintaj 20
jaroj la ĉina registaro asignis pli ol 2 miliardojn da juanoj
al Tibeto por protekti tieajn historiajn objektojn. Kun investo
de 330 milionoj da juanoj la riparado al la Potala-palaco,
Norbu Lingka kaj Sagya-templo bone iras kaj plenumiĝos ĉi-jare.
|