Lhari-gubernio de
Nagqu en norda Tibeto situas je 4500 metroj super la marnivelo.
Ĉie en Lhari estis kovrita de neĝo en frua vintro, tamen la
suno ĉarme brilis.
 "La
plej bela domo en la gubernio estas tiu de nia lernejo,"
diris Peng Jilin, vicrektoro de la Mezlernejo de la gubernio
Lhari. La domo konstruita en 2006 kun la totala areo de ok
mil kvadrataj metroj konsistas el larĝaj koridoroj, dekoj
da klasĉambroj, biblioteko, kaj laborĉambroj por instruistoj.
La unua instrua domo de la mezlernejo estis finkonstruita
en 2003 per miliono da juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro), monsumo
de la ŝtato por helpi Tibeton. Tiu ĉi domo nun servas kiel
provizora loĝejo por lernantoj. Estis konstruitaj ĉirkaŭ ĝi
nova manĝejo, tri loĝdomoj por lernantoj kaj dek por instruistoj.
Peng diris, ke en la pasintaj tri jaroj la lernejo
akiris investojn de 30 milionoj da juanoj. La konstruado en
la lernejo jam finiĝis kaj ĝi povas akcepti 1200 lernantojn
por studi kaj loĝi. En la printempo de 2008 estos konstruita
sportejo.
En la lastaj jaroj la ĉina registaro plimultigis
elspezojn al edukado, precipe por plibonigi instruajn kondiĉojn
de elementaj kaj mezgradaj lernejoj en landlimaj kaj nacimalplimultaj
regionoj, kaj altigi pokapan elspezon por lernejanoj.
Lhari-gubernio havas 28 mil loĝantojn kaj areon
de 13 mil kvadrataj kilometroj. Pro disa loĝado kaj maloportuna
trafiko, paŝtistaj infanoj havas malfacilon por viziti lernejon.
Ĉiujare la gubernia registaro donas 20% da financa enspezo
al edukado. Guberni-estro Gesong Meilang diris: "La registaro
asignis milionon da juanoj por starigi edukan fonduson, cele
premii kaj helpi instruistojn kaj lernantojn."
La elementaj kaj mezgradaj lernejoj sur paŝtejoj
senigas pagojn por lernolibroj kaj lernokotizo, kaj liveras
subvencion al pensionanoj. Tio solvis la problemojn de la
geknaboj, kiuj havas malfacilojn por viziti lernejon. En la
gubernio Lhari pli ol 97% da lernojaraj infanoj povas viziti
lernejon. Gesang Duojie, estro de la gubernia buroo de eduko
kaj sporto, diris: "Escepte de handikapulaj infanoj,
preskaŭ ĉiuj geknaboj povas viziti lernejon."
La alta procento de lernejovizitado en la gubernio
estas ŝuldita al alta atento de la gubernio al edukado. En
oktobro de 2006 la gubernio ellaboris regularon pri lernejvizitado
de lernojaraj infanoj. Laŭ tiu regularo oni malpromocias koncernajn
guberniajn administrantojn, kiuj malbone plenumas la difinojn,
kaj punas familiojn, kiuj ne ĝustatempe sendas la infanon
al lernejo.
 La
loka edukado estas subtenata de kadroj, kiuj venas de aliaj
provincoj por labori en Tibeto. Aŭguste de 2007 kadro el Zhejiang-provinco
al Lhari iniciatis instruan interŝanĝon de la Elementa Lernejo
Guangchanglu de la urbo Wenzhou kaj la Plena Elementa Lernejo
de Lhari. Instruisto de la lernejo Guangchanglu Deng Xiaqiu
donacis en la nomo de sia lernejo al la elementa lernejo de
Lhari skribilaron valorantan 15 mil juanojn kaj donis lecionon
por 39 lernantoj.
"Verdaj lotusfolioj kreskas en akvo, ranoj
gaje saltadas sur ili..." Danzeng el la Plena Elementa
Lernejo de Lhari neniam vidis lotusfolion, la lingva leciono
"Rondaj lotusfolioj" gvidita de instruisto Deng
Xiaqiu profunde impresis lin.
La ĉina registaro alte atentas edukadon. La raporto
de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ diras, ke oni devas unue
disvolvi edukadon kaj subteni edukadon en malriĉaj kaj nacimalplimultaj
regionoj. "La instrua interŝanĝo estas nur provo,"
diris Huang Rongding el Wenzhou, sekretario de la partia komitato
de Lhari. "Ni plimultigos edukajn elspezojn, plibonigos
instruajn kondiĉojn, por ke ĉiuj infanoj sur paŝtejoj povu
viziti lernejon."
|