|  Pokapa financa 
                    elspezo de Tibeto estas duoblo de tiu de la tuta lando  En 2006 la financa enspezo de Tibeto estis 1727 
                    milionoj da juanoj kaj ĝia financa elspezo -- 20229 milionoj 
                    da juanoj. La pokapa jara elspezo estis 7198 juanoj, duoble 
                    pli ol tiu de la tuta lando.   La 
                    financa enspezo de Tibeto estas malpli ol 10% de ĝia elspezo. 
                    Jen granda malekvilibro inter ili.  De post sia demokratia reformado en 1959, precipe 
                    post praktikado de reformado kaj pordo-malfermo en 1978, la 
                    Tibeta Aŭtonoma Regiono konstruas modernajn industrion kaj 
                    transporton, dank' al tio rapide disvolviĝas la lokaj agrikulturo, 
                    bruto-bredado kaj komercado. En 2006 la totala produkto-valoro 
                    de Tibeto atingis 29005 milionojn da juanoj.    Laŭ la tibeta kvinjara plano (2006-2010) sankciita 
                    de la centra registaro, Tibeto lanĉis 180 programojn kun totala 
                    investo de 100 miliardoj da juanoj. Interalie 33 programoj 
                    estas destinitaj por plibonigi produktajn kaj vivajn kondiĉojn 
                    de la kamparo kaj paŝtaj regionoj, 60 por konstruado de bazaj 
                    instalaĵoj en trafiko, energio, akvo-utiligo kaj telekomuniko, 
                    kaj 56 por eduko, higieno, sciencoj kaj teknologio, kulturo 
                    kaj aliaj sociaj aferoj.  6-jara deviga edukado favoras 99.4% da 
                    lern-aĝaj geknaboj  Ĝis la fino de 2006 oni popularigis en 73 gubernioj 
                    de Tibeto la 6-jaran devigan edukadon kaj dank' al tio 99.4% 
                    de la lern-aĝaj geknaboj povas viziti lernejon.  Antaŭ la paca liberiĝo, Tibeto ne havis modernan 
                    lernejon. 95% de la tibetanoj estis analfabetoj kaj nur 2% 
                    lern-aĝaj geknaboj vizitis lernejon.  Nun, krom la 6-jara deviga edukado, oni popularigas 
                    en 49 gubernioj la 9-jaran devigan edukadon. Kaj en 64 gubernioj 
                    la junaj kaj mezaĝaj analfabetoj estis nur malpli ol 10% de 
                    la totala loĝantaro en 2006.    De 1985 Tibeto donas ĉiujare subvencion al lernantoj 
                    de kamparanaj kaj paŝtistaj familioj por manĝado, loĝado kaj 
                    lernado. En 2006 la subvencio de 280 milionoj da juanoj favoris 
                    246 mil lernantojn. Krome, oni senpage liveras lerno-librojn 
                    kaj kajerojn al lernantoj en periodo de la deviga edukado 
                    en la kamparo kaj paŝtaj regionoj.  Nun, subtenate de rilataj politikoj kaj financo, 
                    Tibeto praktikas novan edukan sistemon, inkl. de la edukoj 
                    infana, fundamenta, supera, profesia, speciala kaj plenkreskula. 
                    La deviga edukado estas stabile antaŭenpuŝata kaj popularigata 
                    en Tibeto.    Instruado 
                    de la tibeta lingvo multe disvolviĝas en Tibeto. Nun, en multaj 
                    elementaj lernejoj de la kamparo, paŝtaj regionoj kaj urboj 
                    la leciono de la tibeta lingvo, unu el la ĉefaj lern-objektoj, 
                    estas instruata samkiel la han-a lingvo. La tibetlingva instruado 
                    estas praktikata en 102 klasoj en tibetaj mezlernejoj. De 
                    1985 la ŝtato funkciigas en 20 provincoj kaj municipoj tibetajn 
                    kursojn (lernejojn), en kiuj oni persiste donas tibetlingvan 
                    lecionon. Ĝis la fino de 2006 la tibeta kurso iris en 28 lernejojn 
                    de Ĉinio.         |