Jiamuyang, viva budho la 6-a de la templo Labolung: "La lama-oj devas bone lerni budhismajn sutrojn"

"La serioza perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado okazinta en la 14-a de marto estas kreita de naciaj secesiistoj. Tio senmaskigis ilin antaŭ la amaso de tibetanoj. Pri tio, ke areto da bonzoj partoprenis la eventon, mi sentas grandan bedaŭron," en gazetara konferenco, per la obtuza kaj kvieta voĉo, diris Jiamuyang, viva budho la 6-a de la templo Labolung, altlernejo de la tibeta budhismo.

La templo Labolung, unu el la 6 temploj de la Gelu-sketo de la Tibeta Budhismo, estis konstruita en 1709 en Xiahe-gubernio de la Gannan-a Tibetnacia Aŭtonoma Subprovinco en Gansu, nordokcidenta Ĉinio. La skalo de la templo Labolung estas malpli granda nur ol tiu de Potala-palaco en Lhasa, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Labolung signifas en la tibeta lingvo "palaco de bonzoj". Tie iam vivis pli ol 3 mil bonzoj kaj kolektiĝis 220 mil volumoj da budhismaj sutroj. Nun tie vivas pli ol mil bonzoj kaj legeblas 60 mil volumoj da budhismaj sutroj. Malgraŭ tio ĝi ankoraŭ funkcias kiel religia centro en nordokcidenta Ĉinio. Kaj tien ofte vizitas pilgrimantoj.

Antaŭ nelonge tibetaj secesiistoj malhelpis stafetadon de torĉo de la Pekinaj Olimpikoj ekster Ĉinio, tio estas multe atentata de internaciaj vehikloj. Pri tio, Jiamuyang, viva budho la 6-a, montris sian sintenon: "Intenco de malhelpo de stafetado de torĉo de la Olimpikoj malplaĉas al la popolanoj, kaj de tio la tutmondaj popoloj klare vidos ilian veran fizionomion."

Dum la intervjuado Jiamuyang malĝoje diris, ke pro la socia pozicio de la templo Labolung, antaŭe la lokaj popolanoj respektis ĝiajn lama-ojn, sed nun menciinte ilin, oni nature memoras la perfortan eventon okazintan en la 14-a de marto. Li opinias, ke "la aspekto de lama-oj estas nigrigita."

Por denove aŭreoli lama-ojn, la viva budho diris kun granda inteligenteco: "Ni devas obei instruadon de la fondinto de budhismo, kiu neniel permesas al la bonzoj damaĝi la socion kaj aliajn homojn. Koncerne lama-ojn, ili antaŭ ĉio devas bone lerni budhismajn sutrojn."

La viva budho diris ankaŭ, ke plejparto da bonzoj domaĝas sian nunan vivon, kaj deziras vivi pace kaj energie disvolvi la nacian kulturon samtempe kun ekonomia prospero.

En la sekvantaj intervjuoj ankaŭ aliaj prestiĝaj bonzoj faris similajn parolojn.

Vicestro de la administrada komitato de la templo Labolung opiniis, ke la junaj bonzoj sensciaj kaj nekapablaj gvidis la perfortan eventon. Ili ne scias budhisman kulturon nek nacian historion, kaj ĝuste pro sia senscio, ili estis trompitaj kaj partoprenis la perfortan eventon.

"Plejparto da bonzoj estas patriotaj. Ili amas siajn nacion kaj kulturon, havas bonkorecon disvolvi la budhisman doktrinon kaj fari normalajn aktivadojn de budhismo, kaj observas la leĝojn," diris alia respondeculo de la templo.