Je la unua vido en
la Lhasa-a Flughaveno mi estis certa, ke li estas tibetano.
Li, pli-ol-40-jara, sun-bruna viro, kun paro
da brilaj okuloj kaj profundaj sulkoj sur la vizaĝo, dikaj
kaj buklaj haroj sur la kapo impresas iom mistere.
“Mi nomiĝas Yang Yousheng, via ŝoforo kaj ĉiĉerono.”
Laŭ lia nomo li devas esti hano.
Parolema kaj zorgema ĉiĉerono
Veturante laŭ la ŝoseo de la Lhasa-a Flughaveno
al urbocentro kun longeco de malpli ol 100 kilometroj ni estis
multe interesitaj de pejzaĝoj ambaŭflanke de la vojo: verda,
klara rivero, blankaj nuboj, blua ĉielo, malproksime montoj
kovritaj de verdaĵo kaj proksime or-flava arbaro en aŭtuna
vento...
“Ho, kiel bele! Ĉu ni estas en Lhasa?” mi ĝoje
demandis.
Yang diris: “Lhasa havas ne nur belajn pejzaĝojn,
sed ankaŭ glatajn vojojn. Antaŭ 1985 tiu ĉi ŝoseo kun 98 kilometroj
estis ne pavimita. La Galashan-tunelo, kiun ni baldaŭ trapasos,
estas konstruita antaŭ nelonge. Antaŭe oni devis veturi 2
horojn por atingi la urbocentron, sed nun nur 1 horon.”
Li diris plue: “Morgaŭ ni veturos al Nyingchi
laŭ la Sichuan-Tibeta Ŝoseo, kaj tiam vi povos pli multe sperti
la ŝanĝiĝon de Tibeto. Antaŭe estis malfacile eniri en Tibeton.
Mia patro estis membro de la Dekoka-voja Armeo, kiu respondecis
pri konstruado de la ŝoseo de Chamdo al Lhasa. Dum la vojkonstruado
la armeanoj renkontis grandajn malfacilojn, kaj multaj eĉ
oferis sian vivon.”
El lia rakonto ni sentis lian profundan respekton
kaj admiron al la Dekoka-voja Armeo kaj lia patro.
Nia ĵipo veturis sur la zigzaga Sichuan-Tibeta
Ŝoseo. Alpisma reakcio kaŭzis al ni akran kapdoloron kaj skuiĝo
sur la vojo forte tumultis nian stomakon. Je tio ni perdis
la antaŭan viglecon.
Vidinte tion Yang donis al ni botelon da likvaj
medikamentoj kaj diris: “Trinku iom por mildigi la suferon.”
Por deturni nian atenton, Yang rakontis al ni
pri la Dekoka-voja Armeo.
Dekoka-voja Armeo
La Sichuan-Tibeta Ŝoseo de Chengdu de Sichuan-provinco
al Lhasa de Tibeto trapasas Yaan, Kangding kaj dubranĉiĝas
ĉe Xinduqiao: la norda linio trapasas Ganzi, Dege kaj eniras
en Chamdo kaj Bangda de Tibeto; la suda linio trapasas Yajiang,
Litang, Batang kaj eniras en Mangkang kaj Bangda de Tibeto.
Ĉe Bangda la du linioj kuniĝas kaj trapasas Basu, Bomi, Nyingchi
kaj atingas Lhasa.
La Sichuan-Tibeta Ŝoseo transpasas ankaŭ 14 montojn
kun altitudo de pli ol 5 mil metroj kaj transpasas la riverojn
Dadu, Jinsha, Nujiang kaj Lancang.
La konstruado de la Sichuan-Tibeta Ŝoseo estas
plej malfacila en la historio de ŝosea konstruado de Ĉinio.
“Antaŭ 58 jaroj la Dekoka-voja Armeo de la Ĉina
Popola Liberiga Armeo estis taskita konstrui la nordan linion
de la ŝoseo. Dum la konstruado de la vojo longa je 2 mil km
viktimiĝis pli ol 3 mil armeanoj.
“Multaj kunbatalantoj de mia patro viktimiĝis,
kaj ankaŭ lin plurfoje minacis la Morto. Jen kiam plenuminte
la taskon, ĉiuj armeanoj ploris brakumante unu alian. Poste
mia patro edziĝis kun tibetanino, kiu ja estas mia patrino.
Por memori amikecon inter hanoj kaj tibetanoj mia patro nomis
min Yang Yousheng.” (En la ĉina lingvo Yousheng signifas "naskiĝo
por amikeco".) Rememorante tion Yang vidigis iom da tristo.
Kvankam la titolo de la Dekoka-voja Armeo estis
nuligita poste, tamen ĝia glora historio profunde gravuriĝis
en memoro de tiuj, kiuj eliris el la altebenaĵo laŭ la ŝoseo.
La historio firme memoros por ĉiam tiujn vojkonstruantojn.
Pia budhano
3 tagojn post veno al Lhasa, akompanate de Yang
ni vizitis Potala-palacon, Jokhang-templon kaj la parkon Norbu
Lingka.
“La Potala-palaco, kiel simbolo de Lhasa, estis
vintra palaco de Dalai-lamaoj kaj centro de Tibeto por regado
kun politika potenco kaj religio en unueco. De la periodo
de Dalai-lamao la 5-a ĝi estis loko por grandaj religiaj kaj
politikaj ceremonioj kaj sidejo de pagodoj kun relikvoj de
la forpasintaj Dalai-lamaoj,” diris Yang.
Jokhang-templo, centro de Lhasa, okupas gravan
lokon de la tibeta budhismo. La templo estis ekkonstruita
en la 7-a jarcento. En ĝi konserviĝas la statuo de la 12-jara
Ŝakjamunio alportita de princino Wencheng de Tang-dinastio,
kiam ŝi edziniĝis al tibeta reganto Songzen Gampo. Norbu Lingka
estas la plej granda kaj plej bela artefarita ĝardeno de Tibeto
kun multe da historiaj objektoj. De la tempo de Dalai-lamao
la 7-a ĝi funkciis kiel somera palaco de Dalai-lamaoj.”
Pro manko de tempo ni povis fari nur supraĵan
rigardon. Tie, kie ni estis, Yang respektoplene riverencis
al budho-statuoj kaj Tangka-oj (tibetstila pentraĵo pri budho).
Foje, kiam ni veturis, Yang ĝoje kriis: “Rigardu
ĉielarkon!”
“Kiu ne vidis ĉielarkon?” mi ŝerce diris.
“Tuj elaŭtiĝu por foti ĝin!” Rimarkinte, ke neniu
el ni moviĝis, li sincere konsilis al ni: “Ni, tibetanoj,
opinias, ke en la hejmo, kiun prilumis la ĉielarko, naskiĝos
viva budho, kaj la homoj, kiuj vidis ĉielarkon, ĉiam havas
bonŝancon en la vivo.
Aŭdinte tion, ni tuj elaŭtiĝis, sekvante lin.
Intima amiko
Kiam ni refoje venis al la Lhasa-a Flughaveno,
ni devis diri al Yang "ĝis revido".
“Mi skribis sur via pakaĵo 'Zhuoma',” flustris
Yang al mi. "Zhuoma" estas mia tibetana nomo.
“Donu al mi vian adreson, mi sendos al vi fotojn
post reveno al Pekino,” mi diris al li.
“Mi jam pretigis tion.” Yang donis al mi la paperon.
Jam ne gravas ĉu s-ro Yang estas tibetano aŭ
hano, grave estas, ke ni havas novan intiman amikon en Tibeto.
|