Tibeta kulturo multe progresas

Tsering Puntsok studas la tibetan kulturon pli ol 20 jarojn. Li diris lastatempe, ke la tibeta kulturo multe progresas en heredado kaj protektado.

Li diris ankaŭ, ke la kliko de Dalai-lamao propagandas en la Okcidento la mensogon de "pereo de la tibeta kulturo" por akiri simpation kaj subtenon de iuj okcidentanoj, sed estas vaste atentata la fakto, ke en la lastaj dekoj da jaroj la ĉina registaro multe klopodis por protekti la tibetan kulturon, kaj akiris rimarkindajn atingojn.