La
14-an de marto 2008 okazis en Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, serioza
perforta evento de batado, detruado, rabado kaj bruligado.
Sur ĉefaj stratoj de Lhasa, bando da krimuloj bruligis pasantajn
veturilojn, persekutis pasantajn homojn, atakis vendejojn,
telekomunikajn servejojn kaj registarajn instituciojn. Tio
kaŭzis gravan damaĝon al la popolaj vivo kaj propraĵo, kaj
serioze detruis la lokan socian ordon.
Laŭ statistiko, la krimuloj faris incendion en
pli ol 300 lokoj, kie grave damaĝitaj estis 908 butikoj, 7
lernejoj, 120 loĝdomoj kaj 5 hospitaloj; krimuloj detruis
10 financajn servejojn, kaj minimune 20 konstruaĵoj estis
ruinigitaj, 84 veturiloj -- forbruligitaj, 18 senkulpaj civitanoj
estis mortigitaj de brulo aŭ hakado, 382 -- vunditaj, kaj
58 el ili serioze vunditaj. La rekta perdo atingis 300 milionojn
da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro).
 Por
restarigi la socian ordon kiel eble plej baldaŭ, la partia
komitato de la Komunista Partio de Ĉinio en Tibeto kaj la
tibeta registaro organizis policanojn laŭleĝe bati la krimulojn
kaj rapide ĉesigis la eventon, kaj per tio defendis la stabilecon
de la socio, la ŝtatan leĝon kaj bazajn interesojn de ĉiuj
nacioj en Tibeto. Tio estas batalo kontraŭ secesio, por la
unuiĝo de la lando kaj solidareco de la nacio.
Laŭ nunaj informoj oni povas vidi, ke tiu ĉi
serioza perforta evento estis kovita kaj organizita de Dalai-kliko
en komploto kun la enlanda secesia forto.
|