La 7-an de aprilo
la Ŝtata Arkiva Administracio de Ĉinio publikigis la "Telegramon
de la 14-a Dalai-lamao al prezidanto Mao Zedong pri subteno
al la interkonsento". En sia telegramo, la 14-a Dalai-lamao
klare esprimis subtenon al la "Interkonsento pri Metodo
de Paca Liberigo de Tibeto", kaj diris, ke "gvidate
de prezidanto Mao kaj la centra registaro", li "protektos
la teritorian kaj suverenecan unuecon de la patrolando".
En la telegramo sendita al prezidanto Mao Zedong
en oktobro de 1951, la 14-a Dalai-lamao diris ankaŭ, ke la
subskribo de la nomita interkonsento estas subtenata de la
loka registaro kaj ĉiuj popolanoj de Tibeto, kaj ili aktive
helpos al la trupoj de la Popola Liberiga Armeo firmigi en
Tibeto la nacian defendon, forpeli el Tibeto la imperiisman
forton kaj protekti la teritorian kaj suverenecan unuecon
de la patrolando.
|
|
La
telegramo de la 14-a Dalai-lamao
al prezidanto Mao Zedong pri subteno
al la interkonsento |
Prezidanto
Mao Zedong (meze) intervidiĝis
kun la 14-a Dalai-lamao (dekstre) kaj
la 10-a Banĉen Erdini (maldekstre)
septembre de 1954 en Pekino. |
|