 Lastatempe
raportisto vidis en Lhasa, ke la tiea trafiko estas en bona
ordo, plejparto de la butikoj refunkcias, la lernejoj superaj,
mezgradaj kaj elementaj normale donas lecionojn. La socia
ordo de Lhasa jam renormaliĝis fundamente.
La 14-an de marto okazis serioza perforta evento
de batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lhasa, ĉefurbo
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Post tio, la lokaj registaro
kaj koncernaj departementoj alprenis retenan sintenon kaj
ĉesigis tiun ĉi eventon. De la 17-a de marto jam normale refunkcias
la ĉefaj registaraj institucioj kaj entreprenoj de Tibeto
kaj tiuj de Lhasa.
Dum la evento de la 14-a de marto sinteza instrua
domo de la Dua Mezlernejo de Lhasa estis terure detruita de
incendio. Malgraŭ de tio, la lernejo jam denove komencis siajn
kursojn de la 17-a de marto. , direktoro Deji Zhuoga de la
lernejo diris: "Ni prenas kunvenejon kiel klasĉambron,
kaj du klasoj da lernantoj lernas kune. Kvankam la kondiĉoj
estas malfacilaj, tmen la lernantoj povas kompreni."
Sur stratoj de Lhasa evidente multiĝis veturiloj
kaj pasantoj. Taksiisto Shen Lianhe diris, ke la kompanio
postulas, ke ĉiuj taksioj refunkciu, kaj la ŝoforoj ekveturis
frumatene. Iu pasanto diris, ke antaŭ kelkaj tagoj post la
perforta evento li ne kuraĝis eldomiĝi. Nun ĉio estas denove
en bona ordo, kaj oni eliras el la hejmo por ĝui la sunon
varman kaj aeron freŝan.
En la Konstrua Buroo de Lhasa, ĝia vicestro Zhang
Guiguo diris, ke ĉiuj laborantoj, krom tiuj kiuj ĝuas ferion,
jam revenis labori de la 17-a de marto. Iuj jam iris fari
enketon por kalkuli damaĝon de la publikaj instalaĵoj kaj
domoj, kaj aliaj reordigas la bruligitan domon de la buroo.
Ankaŭ la merkato de Lhasa estas denove en normala
funkciado. Laŭ la Tibeta Komerca Buroo, la bazaro de vivbezonaĵoj
estis domaĝita de la perforta evento, sed nun ĉio bone reiras
en la bazaro.
Nun normale refunkcias la pasaĝera transportado
de fervojo, civila aviado kaj busoj. Laŭ konigo de Li Hanming,
estro de la Lhasa Fervoja Stacidomo, la Qinghai-Tibeta Fervojo
ne suferis de la perforta evento kaj funkcias normale. Samtempe,
ankaŭ la civila aviado funkcias kiel antaŭe.
|