Por fari Lhasa urbo oportuna por
loĝado, pli ol 1.7 miliardoj da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona
dolaro) estos investitaj en 2009 por efektivigi gravajn urbokonstruajn
projektojn.
Pokapa verdaĵo areas 23.84
kvadratajn metrojn
Lastatempe
la konstrua departemento de Lhasa faris senĉesan penadon por
pliigi la verdaĵan terspacon, kaj dank' al aktiva partoprenado
kaj subtenado de urbanoj, tiu laboro atingis rimarkindajn
sukcesojn. Nun en la urbaj kvartaloj 32.41% de la tero estas
kovritaj de verdaĵoj, kaj la pokapa verdaĵo atingis 23.84
kvadratajn metrojn.
Cida, vicestro de la konstrua departemento
de Lhasa, diris, ke en 2009 Lhasa alprenos serion da rimedoj
por pliigi verdaĵojn ĉe la vojoj, placoj kaj ĝardenoj, konfirmi
la arbarizitajn unuojn kaj loĝkvartalojn, intensigi konstruadon
de arbidokultivejoj kaj tutpopolan arbarizadon.
Investado de 1.7 miliardoj
da juanoj por gravaj urbokonstruaj projektoj
Oni investos pli ol 1.7 miliardojn
da juanoj en 2009 por efektivigi gravajn urbokonstruajn projektojn,
kiuj inkluzivas konstruadon de 2 vojoj, ponto, akvodrenaj
tuboj kaj traktejoj de malpura akvo, rekonstruadon al 8 urbaj
vojoj, placo de Ramqe-templo k.a.
Plibonigo de la ekologia
sekureco
Maljuna Qiangba, kiu faras fizikan
ekzercadon en parko, diris al mi, ke en la lastaj jaroj, la
ekologia medio de Lhasa pliboniĝis ne nur en ĝiaj urbokvartaloj,
sed ankaŭ en ĝiaj antaŭurboj. Nun, eĉ en ventega tago ne vidiĝis
multe da sablo kaj plastaj folioj. Li diris, ke li kaj lia
edzino ofte ekskursis al la antaŭurboj, kaj ili propraokule
vidis la pliboniĝon de la ekologia medio.
|