Mi vizitis la ĵus finkonstruitan loĝdomon de
Duobuji en Gaba-vilaĝo, Chengguan-distrikto, 13 kilometrojn
for de Lhaso.
Antaŭe la loko estis dezerta. Por konstrui novan
kamparon, la tibeta registaro praktikas la planon favoran
al la paŝistoj kaj kamparanoj en ilia dom-konstruo, translokiĝo
de malriĉuloj kaj kolektiva lokigo de la kamparanoj, kiuj
perdis sian terpecon, kaj konstruis por ili bazajn instalaĵojn
de akvo-enkonduko kaj drenado, elektroprovizo, konstruis vojojn
ktp.
En Gaba-vilaĝo 23 familioj ĝuis la favoron en
ilia domkonstruado kaj domriparado, por kiuj la registaro
subvenciis ilin per 640 mil juanoj, ili mem kolektis 970 mil
juanojn kaj depruntis 560 mil juanojn de banko.
La 63-jara Duobuji vivas kune kun siaj 5 familianoj:
liaj edzino, filo, bofilino kaj 2 nepoj. La filo estas arkitekto,
tial li mem faris la dekoracion de la loĝdomo. Ili elspezis
250 mil juanojn por la konstruado, el kiuj 25 mil juanoj estis
subvenciitaj de la registaro.
La familio havas kelkajn bovojn kaj 0.4 hektaron
da kampo sur montdeklivo, kie li kulturas hordeon kaj tritikon
per dungitaj hanoj el aliaj lokoj kaj li nur paŝtas la bovojn.
La granda parto de la produkto de la kampo estas por konsumo
de la familio, kaj la bezonataj legomoj kaj bovaĵo estas aĉeteblaj
en foiro proksima al la loĝejo. Nemalproksime de la vilaĝo
estas kuracejo, kie ili povas ricevi senpagan kuracadon por
ordinaraj malsanoj. La registaro kovras 60% de kuracpago por
gravaj malsanoj.
En la gastĉambro de Duobuji mi vidis, ke sur la
muro pendas fotoj de ĉinaj gvidantoj. Pri tio Duobuji diris:
“Kiam Tibeto liberiĝis, mi estis 13-jara servutulo kaj bovisto,
kiu eĉ suojn ne havis. Nun mia familio enspezas 10 mil juanojn
ĉiujare, mia nepino lernas dancon en Shannan kaj nepo pentrarton
de tangka-o (tibetstila pentraĵo) en Lhaso kaj mi ne plu faras
penan fizikan laboron por vivtenado, kaj en libera tempo mi
babilas kaj distras min kun vilaĝanoj. Estas ĝojinde, ke en
la jaro 2008 mi iris al Lhaso por rigardi torĉstafetadon de
la Olimpikoj.”
|
La tuta familio de
Duobuji |
Duobuji kondukis nin en sian domon kun 40- kvadrat-metra
salono, kie kuŝas larĝa sofo kaj bela ŝranko kun televidilo
kaj muzikaŭdigilo sur si. En la unua etaĝo estas tibetstile
dekoraciita dormĉambro de la geedzoj de Duobuji, najbare de
ĝi estas ĉambro por kultado. En la dua etaĝo estas ĉambroj
de liaj filo kaj nepoj moderne dekoraciitaj. Duobuji diris:
“Antaŭe ni loĝis en kabano el lignoj kaj adoboj ĉe rivero,
trinkis akvon el Lhasa Rivero, kaj tiam ni prenis sekigitan
bovfekaĵon kiel hejtaĵon, nun ni trinkas kranakvon kaj uzas
gason aŭ brullignon. Tamen, mia domo ne estas la plej bona
en la vilaĝo! Estas aliaj pli bonaj kaj pli belaj ol nia.”
|