 Matene
de la 28-a de marto okazis sur la placo de la Potala-palaco,
Lhasa, kunveno por celebri la unuan memortagon de la emancipiĝo
de miliono da servutuloj de Tibeto. 13280 personoj el diversaj
nacioj kaj rondoj de la Tibeta Aŭtonoma Regiono partoprenis
en la kunveno. Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, prezidis la kunvenon, reprezentantoj de diversaj
rondoj faris parolon.
 Zhang
Qingli, sekretario de la partia komitato de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, diris, ke post la 50-jara demokratia reformado Tibeto
jam staras sur la nova startpunkto de la historio, kaj ĝia
nova celo estas efektivigi plenampleksan bonstatan socion
en la jaro 2020, kaj la moderniĝon kune kun aliaj lokoj de
la lando en la cent-jariĝo de la nova Ĉinio. Li diris ankaǔ,
ke oni devas antaǔenpuŝi la rapidan disvolviĝon de la ekonomio
de Tibeto, plibonigi la popolan vivon, protekti la ŝtatan
sekurecon kaj stabilecon de Tibeto, persisti en kuna klopodo
kaj kuna prosperiĝo de diversaj nacioj.
|