Lastatempe Gesang Luobu, membro de la Tutlanda
Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
kaj vicestro de la Unua Popola Hospitalo de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, diris intervjuate, ke la medicina kaj sanitara laboro
de Tibeto atingis grandegan ŝanĝiĝon en la pasintaj 50 jaroj,
dank' al penado de diversnaciaj tibetanoj, subteno de la centra
registaro kaj helpo de la tuta lando.
Gesang Luobu rememoris, ke antaŭ la tibeta demokratia
reformado troviĝis en la regiono nur malmulte da malgrandaj
hospitaloj kaj estis tre malfacile por popolamaso akiri kuracadon.
Sed nun, la medicina kaj sanitara laboro de Tibeto multe disvolviĝis.
La medicina serv-reto jam formiĝis kaj kovris urbojn kaj kamparon.
Ankaŭ Tibeto praktikas medicinan asekuron kaj ĝi la unua en
la tuta lando efektivigis asekuron pri kuracado de la tuta
loĝantaro.
Li diris, ke laŭ la medicina nivelo oni strebas,
ke malsanetoj estas kuracata en vilaĝo kaj gravaj malsanoj
en la aŭtonoma regiono. Tio estis neimagebla antaŭe. Nun la
medicina asekuro en Tibeto estas triforma, t.e. koopera vilaĝa
asekuro, urbana asekuro kaj laborista asekuro.
|