En junio, 2008, Tibeton vizitis Michael Walsh,
vicprofesoro pri Azio kaj Religioj el Vassar-Kolegio (Vassar
College) de Usono. Post la vizito li skribis jenan artikolon
kun titolo "Grandiozaj pejzaĝoj":
En la lasta tagdeko de junio 2008, mi kaj aliaj
14 usonanoj kune vizitis Tibeton. Dum tiuj tagoj ni vizitis
templojn, Lhasa, ĉefurbon de Tibeto, kaj Xigaze, alian grandan
urbon de Tibeto. Mia unua impreso pri Tibeto: Belega ĝi estas!
Precipe ĝiajn grandiozajn pejzaĝojn mi neniam forgesos. Ankaŭ
la speciala kulturo de Tibeto donis al mi profundan impreson.
Mi trovis, ke la tradicioj kaj kulturo en templo estas bone
konservataj, tio pruvis, ke la loka registaro multe zorgas
pri tio.
Dum mia studado en universitato antaŭ pli ol
20 jaroj, min profunde interesis Ĉinio, precipe ĝia Tibeto.
Kvankam mi iam lernis en Ĉinio, tamen nur en 2008 mi realigis
mian unuan viziton al Tibeto.
 La
ŝanĝiĝo de Tibeto estas granda. Tie glatas ŝoseoj, etendiĝas
elektra reto al ĉiuj direktoj, kompletas instalaĵoj en hoteloj,
kaj la reala situacio estas multe pli bona ol tiu skribita
en la libroj.
Dum la vizito mi ŝatis babili kun lokanoj en
la ĉina lingvo. Ĉu etkomercistoj, ĉu mastroj de hoteloj, ili
ĉiuj estas amikaj al ni kaj ŝatas babili kun ni. Sur la revena
vojo al Usono mi trovis, ke mi povas resumi mian viziton al
Tibeto per jenaj vortoj: "La vojaĝo estas valora".
|