|    En la 10-13-a de februaro raportistoj el 8 eksterlandaj 
                    kaj 3 enlandaj vehikloj vizitis Tibeton.   “Antaŭe mi sciis ion pri Tibeto el libroj kaj 
                    interreto. La nuna Tibeto, kiun mi vidas, multe diferencas 
                    de tiu, kiun mi sciis antaŭe. Multaj homoj, vestitaj per naciaj 
                    vestoj, loĝas en sia propra bela domo, tio bone impresas min,” 
                    diris raportisto el la Seula Brodkasta Sistemo de Korea Respubliko, 
                    kiu unuafoje venis al Tibeto.  “En la vizito ni konis la longan historion kaj 
                    kulturon de Tibeto. Ĝi estas tre bela loko. Kvankam la naturaj 
                    kondiĉoj ne estas perfektaj, tamen la tibetanoj vivas feliĉe. 
                    Vizitinte la templon Yumbu Lhakang kun historio de pli ol 
                    2 mil jaroj mi povas konstati, ke la tradicia kulturo de Tibeto 
                    estas bene protektata. Tre emociis min la grandioza Potala-palaco, 
                    blua ĉielo kaj amaso da pilgrimantoj,” diris la raportisto.   Multaj 
                    raportistoj samopinias kun li. Shinnichirou Serida el KYODO-novaĵoj 
                    de Japanio diris, ke Gaba-vilaĝo de Najin-urbeto en Lhasa 
                    donis al li belan impreson. “Antaŭe mi opiniis, ke la ĉina 
                    registaro kondukos nin nur al riĉaj vilaĝoj. Tamen ni trovis 
                    dum la vojaĝo, ke ĉiuj vilaĝoj estas similaj. En 2006 la tibeta registaro ekpraktikis la planon 
                    favoran al la kamparanoj kaj paŝtistoj en ilia dom-konstruado. 
                    Tiuj domoj donis al la raportistoj profundan impreson.  73-jara maljunulo Qijia diris al fremdlandaj 
                    raportistoj, ke ĉiuj loĝantoj en Kaisong-vilaĝo estas tibetnacianoj. 
                    Liaj vortoj dispelis ilian dubon pri tio, ke hanoj grandamase 
                    transloĝiĝis al Tibeto.  Afablaj maljunuloj, ludantaj infanoj, lamaoj 
                    voĉlegantaj sutron en Changzhug-templo, maljunulinoj farantaj 
                    tibetajn litkovrilojn en Kaisong-vilaĝo, amaso da turistoj 
                    promenantaj sur stratoj de Lhasa kaj pitoreskaj pejzaĝoj en 
                    Shannan, magnete allogis la raportistojn ke ili ne volis foriri. 
                    “La nuna Tibeto, kiun ni vidas, malsamas ol la antaŭa en nia 
                    imago,” diris Maria el Rusa Novaĵa kaj Informa Agentejo.   Flavaj 
                    anasoj petolas en la rivero Jarlung-Zangbo, sovaĝaj anseroj 
                    serĉas manĝaĵojn sur kampo de Kaisong-vilaĝo, nigrakolaj gruoj 
                    promenas sur herbejoj kaj akvobirdoj ŝvebas super malsekejoj. 
                    Ĉio ĉi tio altiris al si objektivon de la vizitantoj. De tio 
                    ili estis konfirmitaj, ke oni bone protektas la medion en 
                    Tibeto.  Post la vizito nemalmultaj alilandaj raportistoj 
                    montris, ke antaŭe ili atentis nur la tiklajn temojn pri Tibeto, 
                    sed ne la tuton de Tibeto, kaj havis malmultajn konojn pri 
                    la vivo de servutuloj en la pasinteco. Dank’ al la ĉi-foja 
                    vizito ili persone spertis la grandajn ŝanĝiĝojn de Tibeto 
                    en la pasintaj 50 jaroj kaj vidis la veran Tibeton.    
 
 |