Dalai-lamao, kiu pretendas esti “defendanto
de la homaj rajtoj” kaj “proparolanto de la nacio”, foje-refoje
ripetadas siajn mensogojn, unu el ili estas tio, ke en Tibeto
ne estas hamaj rajtoj. Dum sia parolado en ĉiu 10-a de marto,
Dalai-lamao diris, ke “movadoj kaj eventoj unuj post aliaj
suferigis tibetanojn kvazaŭ en infero en la homa mondo” kaj
ke “tibetanoj vivas kiel mortokondamnitoj en Ĉinio”.
Se la supre menciitaj diroj de Dalai-lamao, kiaj “en Tibeto ne estas
hamaj rajtoj”, “tibetanoj suferas kvazaŭ en infero en la homa
mondo” kaj “tibetanoj vivas kiel mortokondamnitoj en Ĉinio”,
estus faktoj, tio okazis efektive en malnova Tibeto sub la
feŭda servuta reĝimo kun politiko kaj religio en unuigo.
 Pri
la situacio de la homaj rajtoj kaj ŝanĝiĝoj de Tibeto, alilandaj
tibetologoj argumentis kun forta konvinkeco.
Usona tibetologo kaj profesoro Newman plurfoje
faris esploron en Tibeto. Pasintjare, antaŭ ol li forlasis
Tibeton, post la vizito al la regiono, li diris: “Antaŭ 50
jaroj Tibeto praktikis la reĝimon kun politiko kaj lamaisma
eklezio en unuigo, kies krueleco, malprogreseco, barbareco
kaj obskureco estis neniom malfortaj ol tiuj en Mezepoko de
Eŭropo. Post la demokratia reformado de Tibeto, la konstitucio
kaj leĝoj pri regiona aŭtonomeco de nacimalplimultoj ĉiuflanke
garantias la politikan, ekonomian kaj aliajn rajtojn de la
civitanoj. En la granda familio de Ĉinio, la centra registaro
subtenas Tibeton per financaj politikoj privilegiaj kaj favoraj.
En Tibeto okazis gigantaj ŝanĝiĝoj kaj la popolo plene ĝuas
siajn rajtojn diverskampe.”
Germana ĉinologo ĉine nomata Nan Yinguo diris, intervjuate de germana
ĵurnalo por junularo: “Objektive, mi devas konfesi, ke la
ŝanĝiĝoj de Tibeto estas ekster mia atendo. La bazaj instalaĵoj
en Tibeto kaj riĉeco de tibetanoj superis tiujn de la najbaraj
landoj en Sudazio. La tibetanoj ĝuas ĉiujn rajtojn, inkl.
de la kulturaj kaj politikaj. Tion oni devas ŝuldi al la politiko
de la centra registaro de Ĉinio pri administrado de Tibeto.
Miaj kurdaj amikoj el Turkio opinias, ke la konflikto de Kurdio
estus solvita, se ili ĝuus la kulturan rajton kaj liberecon
samkiel tibetanoj.”
 Sveda
tibetologo vizitis Tibeton post la evento okazinta la 14-an
de marto en Lhasa. Ĉe la fino de sia vizito, li diris al vehiklo:
“Mi plurfoje venis al Ĉinio kaj bone konas ĝian situacion.
Ĉi-foje mi kun duboj venis al Tibeto, kaj rezulte, mi vidis
faktojn tute malsamajn ol raportoj faritaj de okcidentaj vehikloj.
En Tibeto regas stabila prospero, kaj la popolo fervora kaj
gastama harmonie vivas sian vivon en paco kaj bonhaveco. Fakte,
tibetanoj estas pli riĉaj ol popolanoj en multaj lokoj de
Ĉinio. Pro tio mi esperas, ke tiuj, kiuj vere zorgas pri Tibeto,
iros rigardi la regionon, kaj persone malkovros la misteron
kaŝitan en la koro.”
La usona gazeto Tempo (Time) publikigis lastatempe
artikolon kun la titolo “Rifuĝintaj tibetanoj en aĉa situacio
perdas sian nacian trajton”. La artikolo diras, ke la rifuĝintaj
tibetanoj plejparte ne povas trovi laboron kaj vivas de monhelpo,
ĉar ili ne povas akordiĝi kun la loka ekonomio. Ilin rigardas
hindoj kiel parazitojn. Nur tre malmultaj el ili povas havigi
al si sporadan laboron aŭ faras etkomercon ĉe strato. La artikolo
diras ankaŭ, ke timante perdi sian kulturan trajton, ili sin
apartigis de la socio, kaj tio tamen akcelas perdon de la
kultura propraĵo. Multaj junaj rifuĝintoj deziras tuj reveni
al Tibeto sub la potenco de hanoj aŭ forlasi Hindion por iri
al aliaj landoj. Jen la vivstato de la rifuĝintaj tibetanoj
dum la 50 jaroj: la situacio estas aĉa kaj la nacia trajto
perdita.
Koncerne la homajn rajtojn, fakte la malnova Tibeto
estis unu el la plej seriozaj lokoj, kie la homaj rajtoj estis
plej serioze atencitaj. La situacio de la homaj rajtoj en
la malnova Tibeto estis multe pli terura ol tiu de Eŭropo
en Mezepoko. Pri tio Dalai, kiel ĉefa reprezentanto de la
feŭda servuta reĝimo kun politiko kaj lamaisma eklezio en
unuigo, neniel povas sin senkulpigi. Kian rajton li havas
por paroli pri la homaj rajtoj?!
Dalai kaj lia kliko fermas siajn okulojn al la
faktoj atenci la homajn rajtojn en la malnova Tibeto, eĉ beligas
ilin. Pretendante esti “defendantoj de la homaj rajtoj”, Dalai
kaj lia kliko disvastigas mensogojn, ke “en Tibeto ne estas
homaj rajtoj”, kun la politika intenco secesii la patrolandon
sub la standardo defendi la homajn rajtojn de Tibeto.
|