De
2000 mi jam 3-foje veturis al Tibeto. La lasta vizito okazis
en februaro de 2009. Gravan signifon havas por mi raportisto
malkovri kaj raporti la veran Tibeton. Ĉiufoje kiam mi estis
en Tibeto, ĝi donis al mi malsamajn impresojn, kaj ĉiufoje
mi spertis ĝiajn progreson kaj ŝanĝiĝon.
Okcidentaj landoj senĉese kalumnias Ĉinion en
la tibeta problemo. La kaŭzo estas komplika. Ĝi estiĝis pro
ideologia diferenco kaj ankaŭ pro influo de iuj politikaj
fortoj. Iuj okcidentanoj ne aprobas la politikan sistemon
de Ĉinio, kaj havas antipation kontraŭ Ĉinio koncepte kaj
sentimente pro ĝia rapida leviĝo dum la lastaj jaroj en la
internacia socio.
Lingvisto Chomsky prezentis propagandan tipon
post esplorado pri raportoj de okcidentaj vehikloj pri Latin-Ameriko
kaj ĝin nomis “kreado de komuna kono”, t.e. ĉi tiuj vehikloj
partoprenis en kreado kaj atingis komunan konon eraran, tute
deviintan de la reala situacio, al tio similas iliaj raportoj
pri Tibeto.
Iuj okcidentanoj malmulte scias pri la reala
situacio de Tibeto. Ekzemple ili ne scias pri la Tibeta loĝantaro
nek pri ĝia konsisto kaj ne konas diferencon inter la Tibeta
Aŭtonoma Regiono kaj la aliaj tibet-naciaj regionoj nek la
religian staton en la lokoj. Ilia kono pri Tibeto estis akirita
el priskribo de Dalai-lamao kaj ties vehikloj, pro tio multaj
alilandanoj konas Tibeton ne nur nebule kaj eĉ tute erare.
Multaj okcidentanoj, inkl. de iuj bonkoruloj, estas trompitaj
de la propagando de Dalai-lamao, kiu influojn donis al raportado
de iuj okcidentaj vehikloj.
Mi opinias, ke la disvolviĝo de Tibeto en la
lastaj jaroj portas jenajn 4 trajtojn:
I. Rapida disvolviĝo de ekonomio. En 2007 la tibeta ekonomio
kreskis je 14% kaj en 2008 je 10.1%, kaj kredeble ne ŝanĝiĝos
la kreska tendenco de la loka ekonomio.
II. Daŭra prosperiĝo de la materia vivo kaj stabila
kresko de la loĝantaro. La nivelo de la materia vivo de la
tibeta popolo altiĝas pli kaj pli. Rapide progresas edukado
kaj trejnado de fakaj personoj. Ĝenerale dirite, la progreso
de la socialisma modernigo de Ĉinio ŝanĝas la vivon, laboron
kaj koncepton de la tibeta popolo.
III. Ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo kaj
disvolvo de telekomunikado multe faciligas kontaktiĝon de
Tibeto kun aliaj lokoj de Ĉinio.
IV. Pli kaj pli paliĝas politike la koncepto
“sendependiĝo de Tibeto” kaj la “regiona aŭtonomo” distrumpetita
de Dalai-lamao.
 La
28-an de marto de la kuranta jaro Ĉinio festis la 50-an datrevenon
de la demokratia reformado de Tibeto. Tio havas gravan signifon.
Surbaze de faktoj ĝi povis elteni elprovon ĉian ajn. La ĉina
registaro diras en la blanka libro “50 jaroj post la demokratia
reformado de Tibeto”: "La grandioza historio de la demokratia
reformado de Tibeto kaj ĝiaj gigantaj ŝanĝiĝoj dum tiuj 50
jaroj malkovras la leĝon de disvolviĝo de la tibeta socio
kaj malkaŝis diversajn mensogojn de Dalai kaj lia kliko pri
la problemo de Tibeto kaj la veran mienon de Dalai-lamao la
14-a, helpas distingi la pravon disde la malpravo de la historio,
ke la mondo bone konu la veran Tibeton en disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo."
Mi kredas, ke post aliaj 10 jaroj, kiam eksterlandanoj
vizitos Tibeton, ili rimarkos certe, ke Tibeto jam iras sur
la vojo de pliracia disvolviĝo kaj ke la nivelo de la popola
vivo multe plialtiĝas, kaj ili vidos en Tibeto industrian
bazon plenan de vigleco, modernan agrikulturan kaj brutobredan
bazon, bone klerigitajn gejunulojn kaj prosperan kulturon.
|