|    Kesong estas la unua vilaĝo de la demokratia 
                    reformado en Tibeto. Ĝi troviĝas en Nêdong-gubernio, Tibeto. 
                    La 5-an de julio, 1959, 433 kamparanoj de tiu ĉi vilaĝo fondis 
                    kamparanan asocion, la unuan en la regiono, kaj la 2-an de 
                    decembro, naskiĝis en la vilaĝo kompartia filio el kvin membroj, 
                    la unua vilaĝa filio de Tibeto.  
                  De tiam forpasis jam 50 jaroj. La siatempaj servutuloj, 
                    kiuj la unuaj leviĝis por distribui agron kaj forbruligi la 
                    terkontraktojn, kaj iliaj posteuloj atestas la grandan ŝanĝiĝon 
                    de la loko. En 1959 la vilaĝo havis nur 70 familiojn el 433 
                    homoj, kiuj produktis 80000 kg. da greno, sed en 2008 tie 
                    estis 210 familioj el 838 homoj, kaj la grena produktokvanto 
                    atingis 0.85 milionon da kg. Krom tio la loko suskcese disvolvas 
                    flankokupojn. En tiu jaro la totala enspezo de la vilaĝo atingis 
                    101.9 milionojn da juanoj kaj la pokapa jara enepezo -- 6380 
                    juanojn, el kiuj 4600 juanoj estas kontanta mono. 
                  
                  
                     
                       | 
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   Kamparano de la 
                          vilaĝo kun sia traktoro  | 
                        Cementa strato en 
                          la vilaĝo  | 
                        Studento el la vilaĝo 
                          konigas bredan teknikon al kamparano.  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   Antaŭ la murgazeto 
                          de la vilaĝo  | 
                        Dancas vilaĝa ensemblo.  | 
                        La oficejo de la 
                          partia filio antaŭ 50 jarojn, nun muzeo de la vilaĝo  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   Kamparano Tuduo 
                          en la vilaĝo purigas sian aŭton. Lia familio havas 8 
                          aŭtojn kaj per transportado ili enspezis jare 0.5 milionon 
                          da juanoj.  | 
                        Geknaboj de la elementa 
                          lernejo de Kesong  | 
                        Kamparano montras 
                          sian kuracan konton ĉe la vilaĝa kuracejo.  | 
                     
                   
                    
                    
                   
                   
                   |