|    68-jara Luosang Quzhen loĝas en Kesong-vilaĝo, 
                    Nedong-gubernio en Shannan-regiono, Tibeto.Kesong estas la 
                    unua vilaĝo de la demokratia reformado de Tibeto. Ŝi, antaǔa 
                    servutulo, atestis grandajn ŝanĝiĝojn de la vilaĝo en la pasintaj 
                    50 jaroj. Nun la maljunulino loĝas kun la familio de sia filino 
                    Nima Zhuoga. Luosang Quzhen administras butiketon de la familio, 
                    kaj la filino, honorita kiel pioniro de Shannan en riĉigo 
                    per scienco kaj tekniko, kulturas terpecon kun areo de 14 
                    muoj (15 muoj = 1 hektaro), sur kiu ŝi plantas nudan hordeon 
                    kaj forcejajn legomojn. La bofilo servas al turistoj per sia 
                    ĵipo de marko Toyota. Ŝiaj tri genepoj studas en vilaĝaj kaj 
                    regionaj lernejoj. Luosang Quzhen diris, ke la jara neta enspezo 
                    de ŝia familio superas cent mil juanojn. 
                  
                     
                       | 
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   La filino helpas 
                          la patrinon en kombado.  | 
                        Lernigi al la patrino 
                          uzi elektran kuirpoton.  | 
                        En la butiketo  | 
                     
                     
                       | 
                       | 
                       | 
                     
                     
                      |   Luosang Quzhen kun 
                          sia nepo vizitanta elementan lernejon  | 
                        Telefoni al la bofilo 
                          por ke li aĉetu varojn por la butiketo.  | 
                        Luosang Quzhen kun 
                          sia filino, kiu estas ŝia fiero  | 
                     
                   
                    
                    
                   
                   
                   |