En 2009 Tibeto celebros sian 50-an datrevenon
de demokratia reformado. Qiangba Puncog, prezidanto de la
registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris intervjuate,
ke dank' al la demokratia reformado Tibeto kreis miraklon
havi ŝanĝojn en la pasintaj 50 jaroj efektivigeblajn antaŭe
por mil jaroj.
Qiangba Puncog diris, ke antaŭe la malnova Tibeto
estis regata de feŭda servuta sistemo kun teokratiaj trajtoj,
kaj kies krueleco estis pli forta ol tiu en la mezepoka Eŭropo.
"En
la malnova Tibeto estis neniu ŝoseo, krom la tervojo de Potala-palaco
al Norbulingka. Sed nun la totala longeco de tieaj ŝoseoj
jam atingis 48 milojn da kilometroj, 6.7-oble de tiu en 1959."
Qiangba Puncog diris ankaŭ, ke nun en Tibeto, ekzistas ne
nur ŝoseoj, sed ankaŭ 5 flughavenoj konstruataj kaj konstruitaj,
funkcias 15 aerlinioj, kaj la Qinghai-Tibeta Fervojo finis
la sen-fervojan historion en la Tibeta Aŭtonoma Regiono.
Qiangba Puncog diris, ke antaŭ 1959 ekzistis en
Tibeto neniu moderna lernejo.Tiam la servutuloj kaj sklavoj,
kiuj konsistigis 95% de la tibeta loĝantaro, ne rajtis esti
edukataj, sed nun en Tibeto jam estas moderna eduka sistemo,
ampleksanta la pedagogian, fundamentan, altlernejan, profesian,
specialan kaj adoltulan edukojn.
"Laŭ mia propra sperto, Tibeto neniam tiel
prosperas kiel nun," diris Qiangba Puncog. "En la
pasintaj 50 jaroj Tibeto spertis la plej profundan kaj plej
gloran ŝanĝiĝon. La estonteco kaj sorto de la diversnaciaj
popoloj en Tibeto firme ligiĝas kun tiu de la patrio."
Li diris, ke Tibeto estas nedisigebla konsistiga parto de
Ĉinio, kaj ankaŭ grava membro de ĝia granda familio, la tibeta
popolo per sia diligenta laboro kontribuos al reprosperiĝo
de la ĉina nacio.
|