 Flirtigi
preĝflagojn estas nacia moro en tibetaj regionoj por festi
la tibetan Novjaron. Malsame ol antaŭe, ĉi-jare tibetano Sangcheng
en Daocheng-gubernio, Sichuan-provinco, hisis la ĉinan nacian
flagon super la tegmento de sia domo anstataŭ preĝflagon.
Sangcheng, samaĝa kiel la Ĉina Popola Respubliko, diris: "Prospero
de la patrolando portis grandan feliĉon al ni tibetanoj. Mi
tre ĝojas, ke mi festas la Novjaron per hisado de la nacia
flago."
Sangcheng estas ordinara kamparano. Lia familio
ĉiujare enspezas ĉirkaŭ 40000 juanojn per turisma servo, farata
de liaj du filoj.
En sia hela tibet-stila domo kun elektraj hejmaj
aparatoj Sangcheng rememoris sian mizeran infanecon. Antaǔ
la demokratia reformo ĉiuj membroj de lia familio estis servutuloj.
Liaj gepatroj ĉiutage laboris por la tribestro, tamen la familio
ne povis sin vivteni kaj ne havis fiksan loĝejon nek personan
liberecon. "Antaǔ mia 9-jariĝo ni neniam festis la Novjaron,
tiam la malriĉuloj povis nur rigardi dancon de sorĉistoj en
temploj."
"Novjaro estis festo nur por aristokratoj.
Por ni, servutuloj, alveno de Tibeta Novjaro signifis komencon
de alia jaro de malfacila servutado," diris Sangcheng.
Lia familio komencis celebri la tibetan Novjaron nur post
la demokratia reformo. "De tiam la Novjaro apartenas
senescepte al ĉiuj tibetanoj."
"En 1958, dank' al la demokratia reformo
en Daocheng-gubernio servutuloj emancipiĝis. La ordinaraj
tibetanoj ekhavis sian propran teron kaj poefagojn. Krom tio
ni ekhavis ankaŭ la personan liberecon," dirs Sangcheng.
"Nun ni ne plu maltrankvilas pri manĝado kaj vestado.
Ŝajne ni ĉiutage pasigas la Novjaron."
"Pasintjare ni decidis hisi la nacian flagon
dum la Novjaro, tamen ni ne sukcesis ĝin aĉeti en vendejo.
Ĉi-jare antaŭ la Novjaro mia edzino kaj mi aĉetis ĝin,"
diris li. "Flirtigi preĝflagojn estas por beni la familion,
sed hisi la nacian flagon por beni ĉiujn tibetanojn. Tibetanoj
povas vivi feliĉe, nur tiam, kiam nia patrio fariĝas potenca."
|