Dialogo pri Tibeto: Pasinteco, nuntempo kaj futuro (I)

Redaktita de LI LIJUAN

Tibeto estas la temo multe atentata de mondaj amaskomunikiloj, pri kiu la Oriento kaj Okcidento havas malsamajn kaj eĉ kontraǔajn vidpunktojn. Ĉiu el ili opinias sin objektiva kaj prava, kaj la alian antaŭjuĝa kaj distorda. La kontraǔdiro eble rezultis el la nesufiĉa kono de la Okcidento pri Tibeto, kaj mankas al la Oriento kaj Okcidento rekta interŝanĝo pri Tibeto. Esenca dialogo almenaǔ povas malpliigi iom miskomprenon kaj indignon, eĉ se ĝi ne povus tute forigi la kontraŭdiron.

Ĝuste pro tio antaŭ nelonge la Internacia Centro de Qinghua-Universitato por Komunikaj Studoj okazigis en Pekino serion da akademiaj dialogoj kun la temo “Harmonia Tibeto ― Pasinteco kaj Nuntempo”, tuŝantaj politikon, historion, religion, ekonomion kaj kulturon de Tibeto.

En la dialogo ĉeestis tibetnaciaj kleruloj
kaj okcidentaj raportistoj. Ili estas Gelek,
vicĝenerala direktoro de la Ĉina Tibetologia
Esplora Centro, la unua tibetnacia doktoro
el Sichuan-provinco.
Norbu Wangdan, tibetano, esploristo
de la Naciminoritata Literatura Instituto
sub la Ĉina Akademio de Sociaj
Sciencoj.
Dawa Tsering, tibetano, vicesploristo
de la Instituto de Moderna Tibeto sub
la Tibeta Akademio de Sociaj Sciencoj.
Otto Wenquan, tibetano, direktoro de
la Internacia Interŝanĝa Centro de la
Ĉina Ekstera-afera Universitato.
Ma Lihua, ĝenerala redaktoro
de la Ĉina Tibetologia Eldonejo.
Zhu Liping, esploristo de la Instituto de Qinghai-Tibeta Altebenaĵo sub la Ĉina Akademio de Sciencoj.
Jane Macartney, ĉefo de la pekina filio de
la brita ĵurnalo The Times.
Ezzat Shahrour, ĉefo de la pekina filio
de la katara televidstacio Aljazeera.
Georg Blume, ĉefo de la pekina filio
de la germana ĵurnalo Die Zeit.
Yoichi Shimatsu, eksĉefredaktoro
de japana ĵurnalo The Japan Times,
fama produktoro de dokumentaj filmoj.
Li Xiguang, direktoro de la Internacia Centro de Qinghua-Universitato pri Komunikaj Studoj, prezidanto de la dialogoj.

Tim Johnson, estro de la pekina filio de la Usona Ĵurnala Kompanio McClatchy.

Ĉu tibetanoj ĝuis demokration kaj liberecon sub regado de Dalai-lamaoj?

Li Xiguang: Hodiaǔ ni kunvenigis erudiciulojn kaj raportistojn ĉinajn kaj alilandajn por libere diskuti pri Tibeto kaj Dalai-lamao. Jen la unua demando: Ĉu vi konsentas pri la opinio de la okcidenta gazetaro “Ĉinio okupis Tibeton”? Ĉu tibetanoj ĝuis demokration kaj liberecon, kiam la regiono estis regata de Dalai-lamaoj?

Gelek: Parolante pri demokratio kaj libereco, mi devas diri, ke eĉ Dalai-lamao mem ne sentis sin libera. Dalai-lamao la Sesa iam improvizis poemon, kiu estas vaste cirkuligita. Li diris en la poemo: “Mi esperas, ke ĉiutage estos antaǔ mi la ŝatata knabino anstataŭ la statuo de Ŝakjamunio.” Do, kial? Li estis enfermita ie.

Pri “okupateco de Tibeto”, Ngapoi Ngawang Jigme, eksvicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, kiu ĉeestis subskribon de la “17-artikola interkonsento” inter la Centra Popola Registaro kaj la Loka Registaro de Tibeto pri paca liberigo de Tibeto, diris al ni, ke antaŭe en la tibeta lingvo ne troviĝis la vorto “sendependeco”, kaj alivorte, neniu iam publike konfesis la “sendependecon” de Tibeto. Ĉar Tibeto estas parto de Ĉinio, do la diraĵo “Ĉinio invadis Tibeton” estas kontraǔdira mem.

La Okcidento atentis Tibeton jam pli ol cent jarojn. Ĝi faris al Tibeto virtualan kulturon kaj virtualan socion, kiu originis el la novelo Perdita Horizonto. En tiu virtuala socio la homoj harmonie vivis sen sufero kaj distingo de klasoj. Fakte, antaǔ la jaro 1951 aǔ 1959 la malakordo estis tre granda en la tibeta socio. Militoj inter tibetaj religiaj sektoj neniam ĉesis.

Jane Macartney: Mi ne volas diskuti pri la vidpunktoj. Mi volas diskuti pri la aferoj, kiujn ni scias. La tibeta stato antaǔ 1951 aǔ 1959 ne havas gravan rilaton kun nia diskuto. Ni devas scii, kion la tibetanoj deziras, kiel ili traktas Dalai-lamaon. Kontaktinte tibetanojn, mi rimarkis, ke ili tre adoras aŭ respektas Dalai-lamaon. Nia demando estas: Ĉu Tibeto povus disvolviĝi plu? Se jes, do, al kiu direkto ĝi iros?

Ĉu la aserto “malaperis la tibeta kulturo” estas solida?

Li Xiguang: S-ino Jane Macartney ĵus diris, ke la aferoj okazintaj en Tibeto antaǔ la jaro 1959 havas neniun rilaton kun nia temo, tamen en la pasintaj jaroj Dalai-lamao senĉese akuzis la ĉinan registaron pri la tiel nomata “malaperigo de la tibeta kulturo”, kaj kies ĉefa motivo baziĝis sur la pozitava aprobo al la tibeta historio antaǔ 1959. Mi volas demandi, Ĉu la aserto “malaperis la tibeta kulturo” estas solida? Ĉu la tibeta kulturo estis perfekta de la antikveco?

Norbu Wangdan: La tibeta kulturo estas kunfandiĝo de la originala religio de Tibeto Bon-ismo, hinda kulturo kaj hana kulturo. En la 7-a jarcento, kiam budhismo estis enkondukita en Tibeton de centra Ĉinio kaj Hindio, la centro-ebenaĵa kaj hinda civilizacioj estis en periodo de granda prospero. Asimilinte la hanan kaj hindan civilizaciojn, la tibetanoj kreis sian brilan civilizacion.

Sed asimilinte budhisman kulturon, tibetanoj fariĝis iom post iom ekskluzivema, asertante, ke ilia kulturo estas plej valora, kaj ekhavis la koncepton, ke escepte de tibetanoj ĉiuj fremduloj venis al Tibeto kun la celo korodi la tibetan kulturon”.

Pia religiano, kiu senĉese turnas preĝoradon, sur la Placo de Potala-palaco

Georg Blume: Ŝajnas al mi, ke ni estas konstante katenita de la neŝanĝebla pensmaniero, ke tibetanoj restas primitivaj kaj kredas je religio ekskluzive. En 2008 mi renkontis kelkajn tibetanojn. Ili ja havas religian kredon kaj multe influitaj de la okcidenta kulturo kaj urbanizado. Ili ankaŭ ŝatas ĵinson kaj pop-muzikon. Ni ne devas ĉiam rigardi Tibeton laǔ la religia vidpunkto. Mi opinias, ke oni ne devas tro idealigu nek misterigu Tibeton, kaj devas konsideri la gravajn rilatojn inter Tibeto kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Kompreneble estas necese, ke oni vizitu Tibeton por koni ĝian realan staton.

Otto, Wenquan: Mi parolu kelkajn vortojn.

Unue, mi opinias, ke ni devas diskuti pri kulturo, socio kaj historio de Tibeto kadre de Ĉinio. Ĉio, kio okazas en Tibeto, havas intiman rilaton kun la historio de la tuta Ĉinio.

Due, Tibeto ne estas izolita de la sekurala mondo. Pro alta altitudo, maldensa oksigeno, la tiea vivkondiĉo estas tre malfacila, tial sen spirita kredo oni ne povis disvolvi brilan tibetan kulturon. La tibeta kulturo estas la spirita apogilo de tibetanoj.

Trie, ankaŭ la tibeta kulturo moderniĝos sekve de la socia evoluo. Mi opinias, ke la nunaj politika, ekonomia kaj kultura sistemoj liveras bonan ŝancon kaj platformon por disvolviĝo de la tibeta kulturo. Ĝuste pro tio mia pli aĝa frato povas establi tibet-stilajn restoraciojn en Pekino, Yunnan kaj Tibeto kaj estonte eble ankaŭ en Ŝanhajo kaj Kantono. Miaj pli junaj fratinoj fondis tibetan muzikbandon. “Ju pli nacia, des pli monda”, ni devas kapti la ŝancojn de la epoko.

Facila telekomunikado

Kvare, ĉu estas neniu problemo en la tibetaj regionoj? Ne. En Tibeto restas multaj problemoj kaj malfaciloj, inkluzive de tiu pri dungado de junuloj. Ne estas prudenta, se oni turnas sin al aliaj manieroj pro la problemoj kaj malfaciloj. La solvoj de la problemoj dependas de la paca disvolvado.

Ĉu Tibeto bezonas disvolviĝon kaj moderniĝon?

Li Xiguang: Wenquan diris, ke Tibeto devas sin disvolvi kaj modernigi. Sed laŭ raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj, inkluzive de la angla kanalo de la televidstacio Aljazeera, tibetanoj estas tre malkontentaj pri la modernigo kaj ŝanĝiĝoj de Tibeto post 1959. Mi petas fakulojn kaj raportistojn, kiuj multfoje iris al tibetaj regionoj por laboro aŭ raportado, prenzenti siajn opiniojn pri tiu ĉi problemo.

Ma Lihua: Delonge mi laboras en Tibeto kaj havas vidpunktojn malsamajn kun tiuj de turistoj. En la 1980-aj jaroj, kiam mi faris intervjuon en paŝtista regiono, mi renkontis maljunulon. Antaǔ lia morto liaj familianoj demandis, ĉu li havas ian ajn deziron neefektivigitan. Laǔ la tradicia moro de tibetaj paŝtistoj, homoj ne devas forlasi tiun ĉi mondon kun neplenumita deziro, precipe bedaǔro, alie ili ne povas bone reenkarniĝi. La maljunulo diris, ke li havus neniun bedaŭron por la vivo, se li povus spekti filmon antaŭ sia morto. La peto kaj sento estas nekompreneblaj por tiuj, kiuj ne vivas en la regiono.

Uzado de kranakvo

La Okcidento ĉiam trumpetas protekton de tradiciaj kulturoj. Ankaŭ mi aprobas, ke oni laǔeble konservu apartan kulturon de Tibeto, tamen mi preferas rekomendi al la tibetanoj la fruktojn de modernaj kulturo kaj sciencoj kaj la homa civilizacio. Ili rajtas decidi sian propran vivmanieron kaj altigi sian vivkvaliton.

Yoichi Shimatsu: Nun mi laboras en tibetaj regionoj de la provincoj Sichuan kaj Gansu. En tiuj du provincoj tibetanoj havas efektivan parolrajton en la lokaj registaroj, ĉar multaj oficistoj estas tibetanoj. Koncerne la estontecon de Tibeto kaj la sekvan generacion de tibetanoj, mi volas diri, ke la sekva generacio ĉi tie ne temas pri la laǔaĝa generacio, sed pri modernaj tibetanoj, kiuj ne plu estas terkulturistoj nek paŝtistoj, kaj scipovas kelkajn lingvojn kaj kapablas montri sin sur la internacia scenejo samkiel sinjoro Wenquan.

Ezzat Shahrour: La raportoj de la okcidentaj amaskomunikiloj pri Dalai-lamao ne estas justaj nek objektivaj kaj neǔtralaj. Mi opinias, ke tio estas fakto neignorebla. Tamen, mi ne opinias, ke ili devas preni cent-procentan respondecon pri tio. Kial?

Unue, la ĉinaj proparolantoj estas spertaj teni silenton en sentema problemo. Mi volas aǔskulti vian voĉon, tamen vi ne donas al mi la ŝancon por fari neǔtralan, objektivan kaj justan raporton.

Due, kiam mi akceptis intervjuon de ĉinaj amaskomunikiloj, multaj raportistoj levis al mi la saman demandon, “Kiel vi opinias pri la raportoj de okcidentaj amaskomunikiloj pri Ĉinio?” Ĉinoj tro multe zorgas pri sia propra “vizaĝo”. Lasu ilin fari raporton laǔ ilia plaĉo!

Trie, iuj okcidentaj amaskomunikiloj kaj landoj sukcese modelis Dalai-lamaon kiel la ununuran kaj leĝan reprezentanton de tibetanoj en la mondo. Tamen la registaro de Tibeta Aŭtonoma Regiono ne povis sukcese komisii iun lokan tibetanon por publike prezenti maltrankvilojn aŭ problemojn de Tibeto al la Ĉina Centra Registaro; kaj ankaŭ la ĉinaj aŭtoritatoj ne sukcese elektis iun respektatan tibetanon kiel la reprezentanton por kune solvi la problemojn. Pro tio Dalai-lamao fariĝis la sola kaj leĝa prezentanto de tibetanoj, kaj Tibeto fariĝis problemo de la tuta mondo. Mi timas, ke religioj disvolviĝus tutmonde al ekstremo. Nun Dalai-lamao estas maljuna, kaj li neeblas vivi longe. Tamen en Tibeto ekzistas organizaĵo Tibeta Junulara Kongreso, kiu tendencas al ekstremo. Mi estas ne certa, ĉu Tibeto ne fariĝos la loko, kia Gaza, se Ĉinio ne trovus bonan solvon?