Ĉu la Qinghai-Tibeta Fervojo alportas
al la tibeta popolo favoron aŭ ne?
Li Xiguang: En la lastaj jaroj ne nur Dalai-lamao,
sed ankaŭ multaj okcidentanoj kritikis, ke la Qinghai-Tibeta
Fervojo detruis la apartan ekologian medion de Tibeto. Mia
demando estas, ĉu la Qinghai-Tibeta Fervojo alportas al la
tibeta popolo favoron aŭ ne?
|
En
la ŝtata natura rezervejo Kekexili, la plej granda kaj
la plej altaltituda en Ĉinio, vivas neĝleopardoj, tibetaj
antilopoj kaj multaj aliaj sovaĝaj raraj animaloj.
|
Zhu Liping: Ĉu la Qinghai-Tibeta Fervojo povas
detrui la ekologian medion? Ne povas ne doni influon tio,
kiam oni metas artefaritaĵon sur primitivaĵon. Sed ege malgranda
estas tiu influo al la tuta ekologia medio. Nun, oni alprenis
multajn rimedojn por protekti la medion. Kial oni instalis
palisaron kun longeco de pli ol mil kilometroj laŭlonge de
la fervojo? Kompreneble, por pli bone protekti sovaĝajn animalojn.
Fakte, en la unuaj 2 monatoj post funkcio de la fervojo, pro
manko de palisaro trajnoj devis malrapidigi sian veturadon
aŭ halti por ke poefagoj kaj antilopoj transpasu la fervojon.
Laŭ monitorado en la pasintaj du jaroj post funkcio de la
fervojo, tibetaj antilopoj kaj poefagoj vivantaj ambaŭflanke
de la Qinghai-Tibeta Fervojo normale transloĝiĝis laŭkutime.
|
Poefagoj
sin paŝtantaj ĉe ponto de la Qinghai-Tibeta Fervojo
|
Mi min okupas pri esplorado de lago-sedimentiĝo
kaj trovis ke la tieaj lagoj restas senpoluaj kaj kies akva
travideco superis 18 metrojn. En la lago troviĝas apenaŭ fosforo.
Dawa Ciren: Mediprotektado mem estas malfacila
problemo. Se iuj sovaĝaj animaloj fariĝis pereonta speco,
estas malfacile ilin restaŭri kaj teni la nombron. Sed, malsamas
la situacio de la sovaĝaj animaloj sur la Qinghai-Tibeta Altbenaĵo.
Ekzemple, neĝleopardo apartenas al la animalo de rara speco
ĉe rando de pereo en la mondo, sed oni trovis dum lastatempa
enketo almenaŭ 34 neĝleopardojn nur en malgranda sfero de
la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, tio pruvas, ke tie vivas granda
nombro da neĝleopardoj.
En la meza kaj lasta periodoj de la 80-aj jaroj
de la pasinta jarcento, la nombro de la tibetaj antilopoj
estis malpli ol 50 mil. Dank' al pli-ol-20-jara penado, nun
ilia nombro superis 150 mil. Oni povas diri ke tio estas grava
kontribuo en protektado al sovaĝaj animaloj, kaj ankaŭ povas
esti rigardata kiel miraklo.
Responde al profesoro Li Xiguang, mi opinias,
ke la Qinghai-Tibeta Fervojo estis konstruita laŭ la volo
de la tibeta popolo, ĉar la lasta bezonas tiun ĉi fervojon
por komunikiĝi kun ekstera mondo: per tiu ĉi fervojo tibetanoj
povas interŝanĝi produktaĵojn kun aliaj lokoj, inkl. de interŝanĝo
de homoj, kulturoj kaj materialoj, tio estas necesa por disvolviĝo
de Tibeto.
Laŭ mia esplorado, la influo de la Qinghai-Tibeta
Fervojo al la tuta medio estas tre malgranda, kaj efektive
ne ekzistas la grandaj influo kaj detruo raportitaj de eksteraj
vehikloj.
Tibeta Aŭtonoma Regiono aŭ "Granda
Tibeta Regiono"?
Li Xiguang: La problemo pri "Granda Tibeta
Regiono" estas iniciatita de Dalai-lamao kaj ofte raportita
de okcidentaj vehikloj. Ĉu oni devas daŭrigi la nunan Tibetan
Aŭtonoman Regionon aŭ starigi "Grandan Tibetan Regionon"
kun unikaj nacio, religio kaj kulturo, iniciatitan de Dalai-lamao?
Ma Zhen: Mi faris intervjuon al tibetanoj kun
la demando "ĉu vi bonvenigas revenon de Dalai-lamao al
Tibeto?". Preskaŭ ĉiuj jesis. Mi daŭrigis: "Ĉu vi
volas ke la centra registaro sin retiru el Tibeto?" Tiam,
multaj demanditoj rigardis min kun nekompreno, ĉar ili opinias
ke la du aferoj ne estas akre kontraŭaj unu al la alia: ili
bonvenigas Dalai-lamaon por la religia identeco kaj samtempe
deziras ĝui prosperon de ekonomio alportitan de la centra
registaro al Tibeto. Mi volas konsulti niajn specialistojn
kiel realigi tiun ĉi celon?
Georg Blume: Okcidentaj vehikloj ŝatas preni
Tibeton kiel landon en siaj raportoj pri tibeta problemo.
Se okazis konflikto, ili rigardis ĝin kiel konflikton inter
du civilizacioj aŭ inter du landoj. Tion oni devas kritiki.
Ĝenerale, tion kaŭzis la malsameco de la kulturaj kutimoj
de Ĉinio kaj okcidentaj landoj. En Eŭropo, oni kutime prenas
unu nacion kiel unu landon, sed en Ĉinio preferindas la formo:
unu lando kun multaj nacioj.
Ĉinoj ofte kritikas, ke okcidentaj vehikloj eraris
en kompreno pri tibeta problemo kaj faris rilatajn raportojn
kun antaŭjuĝo, sed ne kritikis la argumenton de Dalai-lamao
pri "Granda Tibeta Regiono". Efektive, oni ne devas
diri ke niaj raportoj pri konflikto estas malĝustaj, kaj oni
devas alfronti la problemon en disvolvo.
Gele: En la okuloj de plejparto da tibetanoj,
Dalai-lamao estas dio, do ili certe bonvenigas lian revenon.
Sed ili ankaŭ bezonas liberecon, manĝaĵojn, vojokonstruadon,
veturilojn, ktp, kaj tio dependas de la komunista partio kaj
de la centra registaro.
|
|
|
Uzado
de kranakvo |
Plasta-membrana forcejo
de legomoj |
Post laborhoroj |
Mi opinias, ke oni devas rigardi tibetanojn kiel
ordinalajn popolanojn, kiuj ne ĉiam konsideras problemojn
el vidpunkto de religia kredo, nek tute per moderna scienco
kaj teknologio. Kutime, kuracisto devas kredi sciencon. Mi
konas tibetan kuraciston, kiu ne nur konsultas alian kuraciston,
sed ankaŭ peti lamaon en la vilaĝo antaŭdiri la destinon,
kiam lia edzino naskis infanon kaj kiam li malsaniĝis, tio
estas la realo.
Pri Dalai-lamao, la centra registaro neniam diris
ke lia reveno al la patrolando estas nebonvena, por ne paroli
pri ordinaraj tibetanoj. La ŝlosilo de la problemo kuŝas en
tio, ĉu li havas kondiĉon por sia reveno. Tio similas al komercado:
se la kondiĉo elmetita estas ekster la ekstremo, la komerco
malsukcesos. Por lia reveno, nepre necesas intertraktado inter
li kaj la centra registaro, kaj la du flankoj diskutos certe
pri la problemo pri "Granda Tibeta Regiono". La
problemo, kiu neniam ekzistis en la historio, certe estos
nesolvebla. Krome, ankaŭ la tiel nomata "reala aŭtonomeco"
estas problemo. Dum pli ol 40 jaroj post fondiĝo de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono, 70% da tieaj ŝtatoficistoj estas lokanoj,
inkl. de prezidanto de la registaro de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, tiu de la konsitanta komitato de la Popola Kongreso
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, urbetaj estroj, ktp. Se tio
ne estas reala aŭtonomeco, do kio estas la "vera aŭtonomeco"?
Se oni neas tiun fakton, oni neas ankaŭ la interesojn de plejparto
da tibetaj ŝtatoficistoj kaj popolanoj.
Yoichi Shimatsu: Jen la kialo ke Dalai-lamao iniciatis
"Grandan Tibetan Regionon": Dalai-lamao la 13-a
diris, ke Dalai-lamao la 14-a naskiĝos en Qinghai-provinco.
Kiam Hindio kaj Britio invadis Tibeton kaj okupis Lhasa, Dalai-lamao
la 13-a forfuĝis el Tibeto. De 1903 ĝis 1905, Dalai-lamao
la 13-a loĝis en Qinghai-provinco. Kial li elektis Qinghai-provincon
kiel rifuĝejon? Ĉar la tibeta budhismo kredis je la antikva
antaŭdiro, ke la invado de Hindio al Tibeto finos la budhismon,
tial Dalai-lamao devus retiriĝi al la plej malproksima loko
de Qinghai-provinco por unuigi la budhisman forton de la tuta
Azio kaj batali kontraŭ la invadantoj. Dum tiu periodo, Dalai-lamao
la 13-a renkontiĝis kun japana spiono. Tiutempe Japanio kaj
Britio havis aliancan rilaton, tial Japanio helpis Dalai-lamaon
la 13-an en kontraktado kun Britio. Poste, Hindio kaj Britio
finis sian militan invadon al Tibeto, kaj Dalai-lamao la 13-a
revenis al Lhasa. Iom post iom Tibeto fariĝis "protekta
regno" superregata de Britio kaj Hindio.
Ni devas klare koni la kialon pri fondo de la
"Granda Tibeta Regiono" emfazitan de Dalai-lamao,
tio estas nur konstruado de fabla fortikaĵo en Qinghai. La
reala historio havas grandan diferencon kun la fablo. Oni
devas ĉiuflanke koni la historion kaj esplori la realan staton
de la historio.
Li Xiguang: Dank' al la dialogo, ni trovis, ke
Tibeto mem ne estas problemo, kaj la problemo fakte kuŝas
en malsameco de komprenado de la akademiaj kaj ĵurnalistaj
rondoj de Ĉinio kaj okcidentaj landoj pri la historio kaj
kulturoj. Tiu ĉi dialogo estas bona interŝanĝo inter malsamaj
kulturoj. Mi ĝojas aŭskulti malsamajn opiniojn. Dankon.
|