Germanaj turistoj: "Ni multe atendas de la vojaĝo al Tibeto"

de WEN KAI
Germanaj turistoj aĉetas bileton por viziti Potala-palacon.

Kun ĉiam plifortiĝinta entuziasmo pri vojaĝo al Tibeto en 2009, pli kaj pli multe da en- kaj eksterlandaj turistoj venas en Tibeton, malgraŭ la longa vojaĝo, por ĝui la belajn pejzaĝojn kaj lokajn morojn kaj kutimojn. Antaŭ nelonge mi renkontis 6 germanajn turistojn kaj faris kun ili interparolon.

Veturiginte la tutan tagon la grupo de germanaj turistoj, kiu unuafoje venis al Tibeto, atingis hotelon en la 9-a horo vespere, ili tamen restis gajaj kaj viglaj. La delikataj kaj bongustaj manĝaĵoj de la hotelo tre plaĉis al ili. S-ino Angela levis la dikan fingron kaj montrante la pladon de kapsika kokaĵo, diris: "Tre bongusta!"

Wang Lun, ĉiĉerono de la turista grupo, konigis al mi, ke veturigante 4 ĵipojn, ili eniris en Ĉinion en Mohan, Yunnan-provinco, la 3-an de majo. Ili planas viziti Yunnan, Tibeton kaj Xinjiang kaj foriros de Ĉinio la 30-an de majo. Dum la vojaĝo ili decidis resti en Tibeto kompare longe.

"Ni jam de longe deziris apreci la originalajn naturajn pejzaĝojn de Tibeto kaj apartajn naciajn morojn. Nun en la tuta mondo estas tre malmultaj lokoj kiel Tibeto, kie la naturaj pejzaĝoj kaj folklora kulturo perfekte kombiniĝas inter si," diris Claus Michelle, estro de la turista grupo. "Ni multe atendas de tiu vojaĝo."

Michelle diris al mi, ke ili estas varme akceptitaj ĉie en Ĉinio, inkl. en Markam kaj Zogang, kie oni liveris al ili bonan servadon pri manĝaĵoj kaj restadejo. Pro tio ili estis tre ĝojaj survoje. Li diris aldone, ke kiam ili estis formale kontrolataj en Zogang, policano salutis ilin per la ĵus lernitaj anglaj vortoj, kaj ili ĉiuj estis tre kortuŝitaj. "Kun tiel gastamaj mastroj, ni kredas, ke ni certe havos neforgeseblan tempon en Ĉinio," diris Michelle.

Post vespermanĝo, bierumante, ili diskutis pri la sekvanta vojaĝo. Angela kun rideto diris al mi: "Mi tre deziras, ke morgaŭ ni povu atingi Lasaon rekte de Zogang."