Dalai-lamao atakis la ĉinan registaron kaj
trompis la mondan publikon per mensogoj ripetitaj multfoje,
unu el ili estas la tiel nomata “tibeta kulturo estas detruita”.
Dum sia parolado en la 10-a de marto ĉi-jare li diris denove,
ke“miloj da temploj reprezentantaj animon de la tibeta kulturo
estas profanitaj”, “pereon alfrontas la religio, kulturo,
lingvo kaj naciaj trajtoj de Tibeto, kiuj estas transdonitaj
de generacio al generacio kaj estas pli valoraj ol la vivo”.
Ĉu la fakto estas tia kiel diris Dalai, ke la tibeta kulturo
“alfrontas pereon”?
Ĉi
tie mi volas citi vortojn de Basang Wangdui, estro de la Etnologia
Instituto sub la Tibeta Akademio de Sociaj Sciencoj, “nuntempe
protektado kaj disvolvado de eminentaj tradiciaj kulturoj
de Tibeto eniras en periodon altnivelan kaj sane disvolvan”.
Kiel fakulo pri naciaj problemoj de Tibeto, li havas sufiĉe
da faktoj por konfirmi sian opinion.
Unue, la naciaj lingvo kaj skriba lingvo de Tibeto
estas protektataj kaj disvastigataj. En Tibeto oni praktikas
la politikon: la tibeta kaj hana lingvoj estas same gravaj,
kaj uzado de la tibeta lingvo estas ĉefa. En mezlernejoj de
la kamparo, paŝtaj regionoj kaj multaj urboj kaj urbetoj oni
praktikas paralelan instruadon de la tibeta kaj hana lingvoj
kaj la ĉefaj lernobjektoj estas instruataj en la tibeta lingvo.
La tibeta lingvo estas deviga objekto en diverskategoriaj
ekzamenoj. Estas publikigitaj en la tibeta kaj hana lingvoj
la rezolucioj kaj regularoj aprobitaj de diversnivelaj popolaj
kongresoj, oficialaj dokumentoj kaj anoncoj de diversnivelaj
registaroj. Ankaŭ la oficialaj sigeloj, legitimaĵoj kaj markoj
de unuoj, nomtabuloj sur konstruaĵoj estas en la du lingvoj.
Oni eldonas tibetlingvajn gazetojn kaj starigas tibetlingvan
kanalon en radia kaj televida elsendoj.
Due,
tradiciaj kulturaj heredaĵoj de Tibeto estas efike protektataj,
heredataj kaj disvastigataj. De la 1980-aj jaroj la ĉina registaro
sinsekve asignis 700 milionojn da juanoj al Tibeto por ripari
ŝtatnivelajn historiajn restaĵojn kaj ĉefajn templojn de diversaj
sektoj. En 2007 la registaro refoje asignis 570 milionojn
da juanoj por ripari 22 kulturajn restaĵojn. Samtempe oni
faris sisteman kaj grandskalan enketon pri tibetaj popolaj
kulturaj heredaĵoj kaj kolektis kaj ordigis dokumentojn en
la tibeta kaj hana lingvoj kun pli ol 30 milionoj da ideografiaĵoj
kaj grandan kvanton da vid-aŭdaĵoj kaj fotoj. Oni publikigis
pli ol mil akademiajn disertaciojn pri tradicia tibeta kulturo,
eldonis “Historio de ĉinaj teatraĵoj -- pri Tibeto” kaj aliajn
librojn pri historio de literaturo kaj arto.
Trie, libereco de religia kredo kaj normalaj religiaj aktivadoj
de tibetaj popolanoj estas protektataj. Nun en Tibeto estas
pli ol 1 700 budhismaj monaĥejoj kun 46 000 gemonaĥoj. Ĉiuj
religiajn aktivadoj en la temploj iras regule. La sistemo
pri reenkarniĝo de viva budho de la tibeta budhismo estas
respektata de la registaro. Oni restaŭris pli ol 40 religiajn
festojn de diversaj sektoj.
 Pri
protekto de tibeta kulturo ĉefa esploristo de la Kazaĥa Instituto
pri Strategio de Prezidento skribis en sia artikolo: “Kiel
fakulo pri internaciaj problemoj mi plurfoje vojaĝis al Ĉinio
kaj vizitis preskaŭ ĉiujn templojn de Lhasa. Mi vidis, ke
ĉiu konstruaĵo kaj ĉiu budho-statuo en Lahsa estas bone protektitaj,
kaj la tibetanoj ĝuas plenan liberecon je religia kredo. Oni
povas sperti la originalan kulturon de Tibeto el pilgrimantoj
al la Potala-palaco, flagoj kun kvin koloroj, manioj (ŝtonamaso),
vilaĝoj kun malsamaj arkitekturaj stiloj. Mi opinias, ke la
tibetaj kulturo kaj religio estas bone hereditaj.”
Faktoj estas pli elokventaj ol vortoj. En la
pasintaj jardekoj la centra registaro donis al Tibeto grandan
helpon en homfortoj, materialoj kaj financoj, kaj uzis leĝan,
ekonomian kaj administran rimedojn por protekti, savi kaj
disvastigi eminentajn tradiciajn kulturojn de Tibeto. Ni povas
serioze diri al Dalai-lamao, ke pereis en Tibeto nur la feŭda
reĝimo kun religio kaj regpotenco en kombiniĝo, kaj rutinoj
kaj malnovaj kutimoj neakordiĝantaj kun la moderna socio.
La eminenta tradicia kulturo de Tibeto ne nur ne “alfrontas
pereon”, sed brilas kiel perlo en la kulturaj trezorejoj ĉina
kaj monda.
|