En 
                    la 10-a de marto 2009 Dalai-lamao faris paroladon, en kiu 
                    li trompis la mondan publikon, dirante, ke en Tibeto naturaj 
                    riĉfontoj estas laŭvole ekspluatataj, arbaroj arbitre dehakataj, 
                    raraj bestoj, kiaj sovaĝaj poefagoj kaj tibetaj antilopoj, 
                    ĉase mortigataj kaj natura medio serioze poluata. Sensacie 
                    li anoncis, ke en la pasintaj 50 jaroj la medio estis terure 
                    detruita. 
                  Nun tiuj, kiuj iam vizitis aǔ iom konas Tibeton, 
                    certe surpriziĝas pro la granda ŝanĝiĝo de Tibeto, admiras 
                    la belajn medion kaj pejzaĝojn de la altebenaĵo. Fakte Dalai-lamao 
                    kaj liaj kunuloj pli ol ĉiuj aliaj bone scias, ke la diro 
                    pri “tibeta medio detruita” estas centprocenta mensogo, celanta 
                    konfuzi la publikan opinion. 
                   Antaǔ la 5-a jardeko de la lasta jarcento malnova 
                    Tibeto estis sub regado de servuta reĝimo kun malalta produktiveco. 
                    Tiam tibetanoj faris ĉion nur por pasive adaptiĝi al naturaj 
                    kondiĉoj kaj postulis sole de la naturaj riĉfontoj. Kaj ili 
                    tute ne konis la objektivan leĝon de ekologia medio de Tibeto, 
                    por ne paroli pri la ekologia konstruado kaj mediprotekto. 
                   
                    
                  De post ekpraktiko de la politiko de reformado kaj pordomalfermo 
                    la disvolviĝo de ekonomio kaj socio de Tibeto akiris grandan 
                    sukceson, kaj la centra kaj loka registaroj faris multon por 
                    protekti la ekologian medion kaj akiris rimarkindajn efikojn. 
                   
                   
Dum 
                    1982-1994 la popola kongreso, registaro kaj registaraj departementoj 
                    de Tibeto publikigis sinsekve 30 lokajn regulojn kaj dokumentojn 
                    pri ekologia konstruado kaj mediprotekto, kiuj formis kompare 
                    sisteman regularon por loka mediprotekto.  
                   
En 
                    la ekonomia konstruado ili serioze plenumas normojn por mediprotektado, 
                    moderigas rilatajn ekspluaton kaj konstruadon, kaj ĉe la komenco 
                    de politik-ellaboro ili limigas influon de ekspluato kaj konstruado 
                    al la medio. Nun 90% de la konstruaj projektoj kaj 100% de 
                    la gravaj programoj de Tibeto observis la normojn por mediprotektado. 
                    Dum konstruado de la mondfama Qinghai-Tibeta Fervojo oni elspezis 
                    1.54 miliardojn da juanojn (1 usona dolaro = ĉ. 6.83 juanoj) 
                    por protekti ekologion kaj naturajn pejzaĝojn ĉe la fervojo 
                    kaj per tio oni kreis modelon por mediprotekto en fervoja 
                    historio de Ĉinio. 
                   
                   
Tibetaj 
                    forstaj publiksekurecaj trupoj plifortigas protektadon de 
                    tibetaj antilopoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj, kaj efike batas 
                    la kontraǔleĝan agadon kontraŭ la sovaĝaj bestoj. Nun protekto 
                    de sovaĝaj bestoj jam enradikiĝis en la konscio de tibetanoj, 
                    kaj oni jam komplete bremsis furiozan ŝtelĉasadon de tibetaj 
                    antilopoj. En la pasintaj 50 jaroj neniu specio pereis en 
                    Tibeto, kaj efike protektata estas biovarieco. En la lasta 
                    jarcento internacia besto-esplora rondo iam kredis, ke tibeta 
                    ĉevalcervo estis jam komplete eliminita, sed la bestoj estis 
                    denove trovita antaŭ nelonge kaj ĝia nombro estas pligrandigita. 
                    Iuj specioj de bestoj kaj agrikulturaj plantoj, kiuj mankis 
                    en Tibeto, estas enkondukitaj al Tibeto el aliaj lokoj de 
                    Ĉinio.  
                   
                    
                  De la 1980-aj jaroj de la lasta jarcento Tibeto 
                    fondis entute 21 ekologiajn rezervejojn, 7 ŝtatajn arbarajn 
                    parkojn, 3 geologiajn parkojn, 1 ŝtatnivelan pitoreskejon 
                    kaj 40 diversnivelajn naturparkojn, kiuj kovras areon de 401 
                    mil kvadrataj kilometroj, kiuj konsistigas 34.03% de la tuta 
                    areo de Tibeto kaj okupas la unuan lokon en Ĉinio. Krome, 
                    en diversaj urboj kaj subregionoj de Tibeto oni fondis pli 
                    ol 50 lokajn naturparkojn. Kompreneble ekzistas ankaŭ la problemoj 
                    rilate al ekologia konstruado kaj mediprotektado en Tibeto. 
                    Kaǔze de malboniĝo de ekologia medio de la terglobo, malforta 
                    ekologio de Tibeto estas facile atakata de koto-ŝtona fluo, 
                    terŝoviĝo, tererozio, lavango kaj aliaj naturaj katastrofoj. 
                    Ankaŭ dezertiĝo minacas ekologian medion de la loko. Kvankam 
                    en ekonomia disvolvado foje kaj foje videblas homa detruo 
                    al ekologio kaj naturaj riĉfontoj, tamen ili estas nur apartaj 
                    fenomenoj, kaj plie, la loka registaro multe atentas tion. 
                    Ni havas motivon kredi, ke la tibeta popolo en la estonteco 
                    faros la medion pli bela, kaj la lokon tera paradizo “Shangrila”. 
                   Dalai-lamao neglektas la objektivan realon pri 
                    ekologia konstruado kaj progresado de Tibeto, sed sputas mensogaĵojn 
                    internacie, kalumniante, ke la ĉina registaro detruas ekologian 
                    medion de Tibeto, forrabas ĝiajn riĉfontojn k.a. Fakte sub 
                    la ŝildo de prizorgo de la ekologia medio de Tibeto Dalai-malao 
                    kaj liaj kunuloj provas restarigi malnovan servutan reĝimon 
                    kaj krei publikan opinion por realigi sian malnoblan celon 
                    disspliti la patrion.  
                   
                    
                    
                   
                   
                   |