En ĉiu 10-a de marto Dalai-lamao okazigas kunvenon
kaj faras paroladon. En la ĉi-jara kunveno li eĉ diris, ke
la armita ribelo lanĉita de la reakciaj altranguloj de Tibeto
antaŭ 50 jaroj kaj la perforta evento de batado, frakasado,
prirabado kaj bruligado okazinta en Lhasa en 2008 estis “pacaj
agadoj kontraŭ perforto” devigite prenitaj pro tio, ke tibetanoj
ne povas toleri “potencan premadon de la Komunista Partio
de Ĉinio”. Ĉu tio estas vera?
Ni retrorigardu la historion de la pasintaj 50
jaroj por koni, kiel Dalai kaj lia kliko faris “pacajn agadojn
kontraŭ perforto”.
En 1951, Dalai projektis “eventon por forpeli
hanojn”, kreis “diplomatian mision” kaj dislokis kvin mil
tibetajn armeanojn ĉe Jinsha-rivero por bari eniradon de la
Popola Liberiga Armeo en Tibeton.
En 1959, li fabrikis falsan popolan kunvenon,
disŝiris la “17-artikolan Interkonsenton”, ĉiurimede malhelpis
la demokratian reformadon, publike rompis kun la patrio kaj
popolo, kaj lanĉis armitan ribelon. La ribelantoj multfoje
atakis lokajn instituciojn, malordigis trafikadon, mortigis
oficirojn kaj soldatojn de la liberiga armeo kaj lokajn laborantojn,
faris atakon al la Tibeta Labor-komisiono de la Komunista
Partio de Ĉinio, al la ĉefstabejo de la Tibeta Milita Regiono
kaj al aliaj establoj. Post malvenko Dalai fuĝis eksterlanden
kaj fondis en Hindio la “tibetan registaron en ekzilo”.
En 1960, helpate de la usona centra informo-buroo,
li restarigis “Lamaismo-garda trupo” en Mustang de Nepalo,
kiu faris militan ĝenadon ĉe la landlimo de Ĉinio dum 14 jaroj.
En 1987 kaj 1989, pro instigo kaj trompo fare de Dalai, okazis
en Tibeto pluraj tumultoj, kiuj alportis grandan perdon al
la vivo kaj posedaĵoj de la lokanoj.
En
2008, subtenate de malamikaj fortoj de la Okcidento, Dalai-lamao
intencis perturbi la Pekinajn Olimpikojn kaj instigis sensacian
eventon en Lhasa la 14-an de marto. La krimuloj atakis lokajn
instituciojn kaj lernejojn, detruis aŭtobusojn, bruligis konstruaĵojn,
rabis propraĵojn kaj mortigis 18 senkulpajn civitanojn.
Ĉu la kondutoj de Dalai estas pacaj?
Ne mortigi vivan estaĵon, nek ŝteli kaj nek mensogi
estas la plej baza principo respektata de la tibetaj budhistoj.
Kiel altranga bonzo Dalai-lamao ne observas eĉ la plej bazan
religian disciplinon kaj faras mensogadon. Kio estas lia celo?
Konsiderante, ke la tutmondaj popoloj amas pacon kaj kontraŭas
al perforto, Dalai levis “pacan standardon” kaj surhavis “pacan
mantelon” por akiri kompaton de bonkoraj homoj en la mondo.
Liaj “ribelo” kaj “pacaj agadoj kontraŭ perforto” estas nur
liaj manovroj por okupiĝi pri secesia agado kaj ŝildo por
trompi la publikon de la mondo. Lia reala celo estas spliti
la patrion, realigi “sendependiĝon de Tibeto” kaj restarigi
la feŭdan servutan reĝimon kun politiko kaj lamaisma eklezio
en unuigo.
|