Ĉinio asignos grandan monsumon por konstrui en Tibeto ŝirmilon por la ekologia sekureco

de BIANBA CIREN

En la Tibeta Aŭtonoma Regiono, ĉefa parto de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo kun aparta geografia medio kaj alta situo, abundas akvo- kaj mino-riĉfontoj, smeraldas akvo, bluas ĉielo kaj vastas stepo. Tibeto estas ne nur fonto de riveroj kaj ekologio, sed ankaŭ klimataj “ekmovilo” kaj “regulatoro” de Ĉinio kaj eĉ tiuj de la orienta terglobo. Por garantii ekologian sekurecon de la lando kaj konservi ĝiajn stabilecon kaj prosperon, tre gravas kaj urĝas konstruado de ŝirmilo por la ekologia sekureco sur la Tibeta Altebenaĵo.

Februare de 2009, la konstanta kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio ekzamenis kaj aprobis la “Projekton por protekti kaj konstrui ŝirmilon por la ekologia sekureco en Tibeto (2008-2030)”, kiu decidas asigni dum 25 jaroj 15.5 miliardojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = unu usona doloro), por plenumi 10 projektojn cele protekti ekologian medion kaj unuapaŝe finkonstrui ŝirmilon por la ekologia sekureco en Tibeto.

Tio estas alia grava ekologi-protekta projekto de la ŝtato sur la Tibeta Altebenaĵo post tiu en la natura rezervejo ĉe la Fonto de la Tri Riveroj en Qinghai, por trakti varmiĝon de la tuta terglobo, akceli memripariĝon de divers-ekologiaj sistemoj de Tibeto, protekti ekologian funkcion kaj garantii ekologian sekurecon de la lando.

La projekto difinas, ke la grava ekologiprotekta konstruado inkluzivas protektadon de naturaj stepoj, protektadon de arbaro kontraŭ incendio kaj malutilaj insektoj, protektadon de sovaĝaj animaloj kaj vegetaloj, tiun de gravaj marĉoj, kaj samtempe oni plifortigos reguligon de la ekologia medio kaj faros konstruadon por gravaj ekologiaj medioj, inkl. de sistemo de kampŝirma forsto, plantado de herboj kaj plibonigo de naturaj herbejoj, sablo-superregado kaj protektado kontraŭ grunda erozio, k.a