|    Sub la blankaj nuboj kaj blua ĉielo de Lhasa 
                    ne nur imponas la grandioza Potala-palaco, sed ankaǔ ĉarmas 
                    bufedejoj.   Ĉe 
                    ĉiuj stratoj de Lhasa troveblas bufedejoj grandaj aǔ malgrandaj. 
                    Kaj la mode dekoraciitaj kuŝas en la okcidenta parto de la 
                    urbo, tiuj kun la nacia karaktero plejparte sidas ĉe la strato 
                    apud Jokhang-templo. Laǔlonge de la mallarĝa strato staras 
                    kvadrataj domoj kun blanke kalkitaj eksteraj muroj dike masonitaj 
                    per ŝtonpecoj grandaj kiel libroj. La fenestroj estas negrandaj, 
                    sed regulaj, kaj floroj sur la fenestrobretoj skuetiĝas en 
                    vento.   Malsupre 
                    de la tibet-stila gastejo Balangxue preferata de vojaĝantoj 
                    estas bufedejo, nomata Nian. Kiam vi sidiĝas sur la longan 
                    benkon, oni alportas al vi vinon faritan el nuda hordeo, kun 
                    glacio. Ĝi estas malforta kaj iom dolĉa. Lenta kaj orelo-agrabla 
                    muziko flirtas el disko. Mastro de la bufedejo sidas ĉe angulo. 
                    Li nomiĝas Wang Xiao, venis el la urbo Xi'an, havas brunan 
                    vizaĝon, lipharojn kaj harplektaĵon post la kapo. Li ĉiutage 
                    estas okupita je kopiado de muzik-diskoj por gastoj. Kvankam 
                    ĉi-jare la komerco ne estas tiel prospera kiel antaŭe, tamen 
                    vizitintoj ofte rememoras la bufedejon kaj petas lin sendi 
                    muzik-diskojn.    La 
                    plej bone konata bufedejo Maji Ami en flava domo troviĝas 
                    ekster Jokhang-templo kaj sudoriente de Barkor-strato. Sur 
                    la afiŝo de la bufedejo pentriĝas sentimentala knabino, kiu 
                    kun duon-malfermita tendo-kurteno ĉemane ŝajnas meditadi. 
                    Ĉu ŝi atendas iun?    
                    Laǔdire 
                    la sentimentala knabino estis amatino de Tsangyang Gyatso, 
                    la Sesa Dalai-lamao, kaj Maji Ami estas ŝia nomo. Siatempe 
                    tie estis loko por ilia rendevuo. La legendo altiras vojaĝantojn 
                    al la bufedejo. Kiam vi supreniras tra la mallarĝa ŝtuparo 
                    al la balkono sur la dua etaĝo, vi ebriiĝas eĉ sen drinki.   Fronte 
                    al Balangxue-gastejo estas la bufedejo Lamu Lacuo. La mastro 
                    estas sinjorino, kaj la meblaro estas plena de mildeco. Interne 
                    la ornamaĵoj estas en la koloroj ruĝa, flava kaj blua. Tra 
                    la lampo-kovrilo farita el tibet-papero brilas milda lumo, 
                    kaj en mallaǔta muziko oni babiladas. La oftaj klientoj ĉi 
                    tie plejparte estas vojaĝantoj el aliaj lokoj, kaj lokanoj 
                    ŝatas viziti modernajn bufedejojn en la okcidenta parto de 
                    la urbo. Iuj diras, ke ĉi tie estas kvazaǔhejmo, kiu kun pendanta 
                    bido-kurteno plenas de maldensa aromo. Kandeloj flagretas 
                    kaj sur fenestro-vitroj dancetas ombroj. Ĉi tie oni ĝuas romantikecon 
                    kaj varmecon. 
               |