Tibetanoj hodiaŭ

En la pasintaj pli ol 40 jaroj post kiam fondiĝis la Tibeta Aŭtonoma Regiono, sub la gvido de la centra registaro, la tibetanoj plene uzis siajn demokratiajn rajtojn donitajn de la Konstitucio kaj la leĝo pri regiona nacimalplimulta aŭtonomeco, ŝanĝis la malriĉan kaj postrestintan aspekton de Tibeto, levis nivelon de sia materia kaj kultura vivo. La sistemo de la regiona nacimalplimulta aŭtonomeco estas baza garantio por prospereco kaj stabileco de Tibeto.

73-jara maljunulo, antaŭa servutulo, ĉe la Potala Palaco. Nun la averaĝa vivdaŭro de tibetanoj estas 67 jaroj, je 31.5 jaroj pli longa ol tiu antaŭ la demokratia reformado en 1959
Turismo estas grava rimedo por multigi enspezon de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj. Jen brita junulo gastas ĉe tibeta paŝtisto.
Lernantoj el iu elementa lernejo en Lhasa prezentas programeron. Laŭ statistiko en 2008 98.5% kaj 92.2% de lernoaĝaj geknaboj vizitas respektive elementajn kaj mezajn lernejojn.
Tibetanaj studentinoj. Nun en Tibeto funkcias 6 altlernejoj, kie lernas ĉ. 30 mil studentoj.
Juna lamao. Nun en Tibeto troviĝas pli ol 1700 temploj, kie vivas 40 mil bonzoj kaj bonzinoj.
88-jara maljunulo en Lhasa Bonstaliga Domo. Antaŭ 50 jaroj li estis servutulo.
Studentino de Tibeta Universitato estas figura ambasadoro de tibeta turismo.
La junuloj Zhaxi kaj Baima Zhuoga geedziĝis laŭ tradicia maniero.
Virinoj de diversaj nacioj sur strato en Lhasa