|
Chen Zonglie (maldekstre)
donacas fotojn al la Nacia Muzeo de Ĉinio. |
La 18-an de marto Chen Zonglie donacis cent fotojn
pri Tibeto al la Nacia Muzeo de Ĉinio.
Chen estis fotografisto-raportisto de Tibeta
Ĵurnalo, Pekina Revuo, kaj unu el la raportistoj, kiuj venis
al Tibeto en la frua periodo post fondiĝo de la nova Ĉinio.
Li laboris en Tibeto 25 jarojn de 1956 kaj travivis subpremon
de la tibeta ribelo, demokratian reformadon kaj aliajn gravajn
eventojn en Tibeto.
La fotoj reflektas veran staton de Tibeto en
religio, politiko, kulturo kaj socia vivo en 1950-1960-aj
jaroj. Okaze de la 50-jariĝo de la demokratia reformado de
Tibeto la fotoj havos gravan signifon por ke la vizitantoj
konu naturan medion, naciajn morojn de Tibeto, vivon de diverstavolaj
tibetanoj kaj grandan ŝanĝiĝon de la loko.
|