
La 20-an de marto la ĉina delegacio el 5 TPK-reprezentantoj
el Tibeto ekvizitis Kanadon post vizito al Usono. Samtage
la delegacio okazigis gazetaran konferencon kaj respondis
demandojn de pli ol 40 raportistoj el pli ol 20 vehikloj.
Kiel spertinto kaj atestanto de la tibeta historio,
viva budho Xinza Danzeng Quzha, estro de la delegacio kaj
vicprezidanto de la Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, simple konigis historiajn ŝanĝiĝojn de Tibeto ekonomie,
socie, eduke, higiene, religie ktp en la pasintaj 50 jaroj
post la demokratia reformado.
La delegacio vizitis Usonon de la 15-a ĝis la
19-a de marto kaj detale diskonigis la situacion de Tibeto
pri disvolvo de la ekonomio kaj socio, pri libereco de la
religia kredo kaj pri protektado al la tradicia kulturo ktp
en intervidiĝo, kunveno kaj gazetara konferenco, tio vekis
grandan atenton en la socio de Usono.
|