En la 5-a de marto Qiangba Puncog, prezidanto
de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, kiu ĉeestas la duan sesion
de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, akceptis intervjuon kaj
respondis demandojn de raportistoj pri la famo, ke pro bojkota
ago de iuj homoj al festado de la Tibeta Novjaro, la registaro
praktikis sieĝostaton en Lhasa kaj aliaj lokoj. Li diris,
ke sieĝostato neniam aperis dum la ferioj de la Tibeta Novjaro
en Tibeto.
Kiam raportisto demandis, ke la kliko de Dalai-lamao
agitis tibetanojn, ke ili ne festu la ĉi-jaran Novjaron laŭ
la tibeta kalendaro, Qiangba Puncog respondis, ke nun la tibeta
popolo vivas bone, kaj la tuta regiono estas regata de paco,
trankvilo kaj harmonio. Se iu intencus detrui la situacion,
ni solvus la problemon ĉefe per la fortoj de la popol-amasoj
kaj prenus necesajn kontraŭrimedojn.
Demandate pri la plej urĝaj problemoj solvendaj
en la nuna Tibeto, Qiangba Puncog diris, ke en la raporto
pri registara laboro ĉefministro Wen Jiabao eksplikis multajn
rimedojn por akceli ekonomian disvolvadon, protekti socian
stabilecon, rapidigi reformadon kaj pordomalfermon, kaj plibonigi
la popolan vivon. Tio estos urĝe efektivigataj ankaŭ en Tibeto.
|