Kiel raportisto, mi unuafoje vizitis Tibeton
en la pasinta februaro, tio donis al mi bonan ŝancon por persone
koni la regionon.
Mi kaj miaj kolegoj vizitis templojn, urbajn plansetlejojn
kaj kamparon, kaj kontaktis lokajn oficistojn, ordinarajn
popolanojn kaj bonzojn. En Lhasa silentaj kaj harmoniaj stratoj
donis al mi profundan impreson, en vendejoj multaj klientoj
aĉetis siajn bezonaĵojn, antaŭ ĉiuj temploj estas grupoj da
pilgrimantoj, la socia sekureco estis tre bona.
En la Lhokha regiono de Tibeto, mi renkontis
73-jaran maljunulon. Antaŭ 50 jaroj li estis servutulo. Pri
la nuna vivo tiu ĉi antaŭa servutulo diris kun elkora rideto:
"Antaŭ liberiĝo, mi estis kruele turmentita. Dank’ al
la Komunista Partio de Ĉinio, mi povas ĝui la hodiaŭan feliĉon."
La vilaĝo, kie vivas tiu ĉi maljunulo, estas la unua vilaĝo
de la demokratia reformado en Tibeto. Tie ĉiuj familioj estas
bonhavaj. Unu el ili havas domon el 13 ĉambroj. Vilaĝa oficisto
fiere diris al mi: "Sen demokratia reformado ni ne havas
la hodiaŭan feliĉon." Januare de la kuranta jaro la dua
sesio de la Naŭa Popola Kongreso de la Tibeta Aŭtonoma Regiono
aprobis rezolucion, ke la 28-a de marto estu memortago de
la liberigo de miliono da servutuloj. Ĉinio faris malfacilan
penadon por nuligi la servutulan sistemon, tio havas grandan
signifon.
|