La 17-an de decembro s-ro Deji, vicprezidanto de la
Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris en kunveno memore al la 30-jariĝo
de reformado kaj pordo-malfermo, ke la pasintaj 30 jaroj estis periodo
de senprecedenca liberigo de produktaj fortoj kaj rapidega disvolviĝo
de ekonomio kaj socio en Tibeto.
Statistikoj montras, ke en 2007 tibeta GDP atingis
34.219 miliardojn da juanoj (1 usona dolaro = ĉ.7 juanoj), kiu kreskis
15.8-oble kompare kun tiu en 1978; kaj la pokapa GDP aingis 12109
juanojn, je 9.4-obloj pli multe ol tiu en 1978; en la tuta regiono
la totala financa enspezo atingis 2.314 miliardojn da juanoj, kiu
estis nur 16 milionoj da juanoj en 1978. De 2001 la tibeta ekonomio
kreskis po 12% en la pasintaj 7 jaroj.
De 1978 la centra registaro aranĝis aron da gravaj konstruaj
projektoj, kiuj rimarkinde plibonigis la bazajn instalaĵojn. En
la 3-a kaj 4-a laborkunvenoj pri Tibeto la ĉina centra registaro
difinis 62 kaj 117 gravajn konstruajn projektojn, por kiuj oni investis
4.86 kaj 32.09 miliardojn da juanoj respektive. En januaro de 2007
la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio difinis 180 projektojn por la 11-a
Kvinjara Plano de Tibeto kun totala investo de 109.76 miliardoj
da juanoj. Aliaj provincoj de Ĉinio helpis Tibeton konstrui 2861
projektojn kun totala investo de 9.3 miliardoj da juanoj.
S-ro Deji diris, ke en la pasintaj 30 jaroj la vivo
de la tibetanoj multe pliboniĝis kaj nun ili iras al ĝenerala bonhaveco.
Nun sociaj aferoj en Tibeto multe disvolviĝas. En 2007
enlernejiĝa proporcio de elementa, meza kaj alta lernejoj respektive
atingis 98.2%, 90.8% kaj 17.4%. La rajto de la popolanoj pri eduko
estas garantiata. En la tuta regiono troviĝas 1339 kuracaj establoj,
je 484 pli multe ol tiuj en 1978; la averaĝa vivdaŭro de tibetanoj
atingis 67 jarojn, kiu antaǔ 60 jaroj estis nur 35.5.
En la pasintaj 30 jaroj la vivnivelo de tibetanoj multe
leviĝis. En 1978 la pokapa neta enspezo de tibetaj kamparanoj kaj
paŝtistoj estis 175 juanoj, sed en 2007 jam 2788 juanoj. En 1978
la pokapa disponebla enspezo de tibetaj urbanoj estis 565 juanoj,
sed en 2007 ĝi atingis 11131 juanojn. En 2007 la deponita monsumo
de tibetaj loĝantoj atingis 16.013 miliardojn da juanoj, 500-oble
pli multe ol tiu en 1978.
|