Antaŭ
nelonge, prezidanto Qiangba Punco de la Tibeta Aŭtonoma Regiono
faris en Lhasa laborraporton de la registaro por la tibetaj
reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj
de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco. En la raporto li diris: "Tibeta ekonomio
kreskis je pli ol 12 procentoj en la sinsekvaj ses jaroj."
Enlanda produktovaloro de Tibeto en 2000 estis
11.78 miliardoj da juanoj (ĉ. 1.178 miliardoj da eŭroj). En
2006 ĝi atingis 29.03 miliardojn da juanoj, kreskante je 13.2%
kompare kun tiu en 2005.
Qiangba Punco diris, ke en 2006 averaĝa pokapa
enspezo de kamparanoj kaj paŝtistoj atingis 2350 juanojn kreskante
je 13.1%.
La rapida disvolviĝo de la tibeta ekonomio dependis
de investado, konsumado kaj ekstera komerco. En 2006 la investado
de Tibeto por fiksa kapitalo estas 23.11 miliardoj da juanoj
kun kresko de 17.8%; konsuma bezono en vojaĝo, aĉeto de aŭto
kaj loĝejo, nutrado kaj amuzado senĉese pliiĝis kaj la sumo
de pomalgranda vendo de konsumaĵoj atingis 8.56 miliardojn
da juanoj. La totala sumo de eksporto de tibetaj produktaĵoj
atingis 40.4 milionojn da juanoj, kun kresko de 18 procento.
Qiangba Punco diris, ke la funkciado de la Qinghai-Tibeta
Fervojo kaj la Nyingchi-a Flughaveno kaj la refunkciado de
la pasejo Nathu La inter Ĉinio kaj Hindio por landlima komerco
plibonigis la kondiĉon por daŭra pordomalfermo de Tibeto,
fortigis regionan ekonomian kunlaboron kaj formis novan situacion
de pordomalfermo.
En 2007 Tibeto monhelpos pli ol 230 mil kamparanojn
kaj paŝtistojn, kies jara enspezo estas malpli ol 800 juanoj.
|