Post fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 la tibeta
medicino kiel elstara nacia kulturo havas rapidan disvolviĝon.
Nun en Tibeto estas 18 tibet-medicinaj institucioj
kaj pli ol 2 mil laborantoj okupiĝantaj pri la tibeta medicino.
Ĉiujare la Tibet-medicinan Hospitalon de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono vizitas tricent mil homfojoj, kaj tien enloĝiĝas kvar
mil pacientoj por kuracado.
Zhan Dui, estro de la hospitalo, diris, ke la
centra kaj lokaj registaroj donas grandan atenton al scienc-esplorado
de la tibeta medicino kaj asignis pli ol 10 milionojn da juanoj
por baza konstruado de scienc-esplorado de tibeta medicino
kaj kompletigo de establaĵoj kaj fakuloj. Dank’ al tio la
scienc-esplora laboro de tibeta medicino rikoltis grandajn
fruktojn: oni sukcese esploris kaj faris 5 novajn specojn
de ŝtat-klasaj medikamentoj. Tio alportis al tibet-farmaciaj
entreprenoj rimarkindan profiton.
La
tibet-medicina industrio, unu el la ĉefaj industrioj de Tibeto,
fariĝis ekonomia grupo de tibet-medicinaĵoj kun elitaj entreprenoj
kiel akcelilo, scienc-esplorado kiel apogilo, tradiciaj kaj
novaj produktaĵoj kiel subteniloj, protekto kaj utiligo de
la naturaj riĉaĵoj kiel la bazo, disvolviĝas paŝon post paŝo
al pli granda skalo.
Nun la tibet-farmaciaj entreprenoj povas produkti
pli ol 360 specojn de medikamentoj, inter kiuj 294 estas sankciitaj
de la Ŝtata Nutraĵ-Medicinaĵa Kontrola Administracio de Ĉinio,
21 estas enlistigitaj en la katalogon de novaj medicinaĵoj
de la ŝtato, 20 -- specojn de ĉinaj medicinaĵoj protektataj
de la ŝtato, 16 -- en medicinan kodon de Ĉinio kaj 31 -- en
“Katalogon de fundamentaj medicinaĵoj de la ŝtato”.
Dank’ al ekfunkcio de la Qinghai-Tibeta Fervojo,
tibetaj medicinaĵoj estas vendataj al diversaj lokoj de Ĉinio
kaj iuj ankaŭ eksterlande. En 2007 la produktovaloro de tibetaj
medicinaĵoj atingis 660 milionojn da juanoj, la vendosumo
estis 450 milionoj da juanoj kaj oni pagis 56 milionojn da
juanoj por imposto.
|