Reformado kaj pordomalfermo multe ŝanĝis la vivon de la tibetaj popolanoj

de LABA CIREN

30-jarojn post la reformado kaj pordomalfermo de Ĉinio la vivo de la tibetaj popolanoj multe ŝanĝiĝis. Laŭ informo de la Statistika Buroo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, en 1978 la disponebla pokapa enspezo de la loĝantoj en urboj de Tibeto estis 565 juanoj (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro), en 2007 tiu estis 11 131 juanoj, ĉ. 20-oble pli multe ol tiu en 1978. En 2007 la deponita monsumo de la loĝantoj de Tibeto atingis 16.013 miliardojn da juanoj, sed tiu en 1978 estis nur 33 milionoj da juanoj. Nun ĉiu cento da familioj de la urbaj loĝantoj havas po 116 kolorajn televidilojn, 73 fridujojn kaj 82 lavmaŝinojn. La nombro de uzantoj de telefonoj kaj poŝtelefonoj atingis 1.4429 milionon kaj ĉiu cento da homoj havas 52 telefonojn.

Laŭ statistiko, fine de 2007 Lhasa havis sume 50 mil privatajn aŭtojn.
Nun fiksaj telefonoj, koloraj televidiloj kaj lavmaŝinoj eniris ankaŭ en ordinarajn kamparanajn hejmojn.

Zhaxi Zhuoma, ordinara 46-jara kamparanino, loĝas apud la aŭtovojo de la Gongga-flughaveno al Lhasa. Antaŭe ŝi loĝis en domo el adoboj. En 2005 ŝi konstruis duetaĝan domon kun plankareo de 380 kvadrataj metroj per 300 mil juanoj, el kiuj 25 mil juanoj estis donitaj de la loka registaro kiel subvencio kaj 50 mil juanoj senintereze pruntitaj en banko, kiun ŝi redonis post malpli ol du jaroj. En la domo estas kompletaj hejmaj elektraj aparatoj, kiaj lavmaŝino, fridujo, televidilo kaj muzikaŭdigilo.

La vivnivelo de kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeto multe altiĝis. En 2007 la jara pokapa enspezo estis 2 788 juanoj, 16-oble pli multe ol tiu antaŭ 30 jaroj. La pokapa loĝ-areo de kamparanoj atingis 21.65 kvadratajn metrojn. En la lastaj jaroj pli ol 580 mil kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeto transloĝiĝis en novajn domojn. Nun meznombre 100 kamparanaj familioj havas 53.9 televidilojn, 10 fridujojn kaj 8.5 lavmaŝinojn.

Qi Weiguo, vicestro de la Departemento de Laboro kaj Soci-garantio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris: “Dank' al leviĝo de la vivnivelo la tibetanoj, kiuj atentis nur manĝaĵojn kaj vestaĵojn antaŭe, nun pli multe atentas vivkvaliton. Iliaj elspezoj por sanigado estas pli grandaj.” En la fino de 2007 la nombro de laborantoj aliĝintaj al asekuro pri maljunula vivtenado atingis 80.9 mil kaj tiu de aliĝintoj al asekuro pri baza kuracado atingis 173 mil. Komplete stariĝis la kuraca sistemo por kamparanoj kaj paŝtistoj kun senpaga kuracado kiel bazo.

Dank' al pliboniĝo de la kuracaj kondiĉoj kaj socia garantio, la vivdaŭro de la tibetanoj multe longiĝis. Nun ilia averaĝa vivdaŭro estas 67 jaroj, je 31.5 jaroj pli longa ol tiu antaŭ la paca liberiĝo en 1951. La totala nombro de loĝantoj de Tibeto kreskis de 1.228 milionoj en 1959 al 2.841 milionoj en 2007.

30 jarojn post reformado kaj pordomalfermo la pokapa GDP de Tibeto plialtiĝis 9.4-oble.