
En Nyingchi, Shannan kaj aliaj lokoj de Tibeto la lokaj registaroj
estis plenumantaj loĝigan projekton. Tio ne nur bonigis loĝkondiĉon
de la tieaj kamparanoj kaj paŝtistoj, sed ankaǔ ŝanĝis ilian
ideon pri produkto kaj vivo.
En Mirui-vilaĝo, Nyangbo-distrikto de la gubernio
Gongbo’gyamda, vivas vilaĝano Luosang Yundan. Li kaj lia patrino
estas rigardataj kiel la plej ĝojaj homoj. Luosang Yundan
diris: “Antaǔe nia vilaĝo estis la plej malriĉa en la distriko
kaj nia familio -- unu el la plej povraj familioj en la vilaĝo.
Tamen ĉi-jare ni konstruis novan domon kun pli ol 200 kvadrataj
metroj. Kaj kiel ni povas ne ĝoji?”
 Dunzhu
Ciren, direktoro de la vilaĝa komitato, diris: “Se la registaro
ne ellaborus la loĝigan projekton, konstrui novajn domojn
estus revo ne nur por la familio de Luosang Yundan, sed ankaǔ
por aliaj familioj.” En la pasintaj 30 jaroj nur tri el la
20 familioj de la tuta vilaĝo faris simplan riparadon de sia
domo. Ĝis la fino de 2007 Mirui-vilaĝo estis prenata kiel
ekzemplo en la loĝiga projekto de la gubernio. Ĝis aǔgusto
ĉi-jare ĉiuj 20 familioj de la vilaĝo enloĝiĝis en novajn
domojn.
La
novaj domoj bonorde staras ambaŭflanke de la vilaĝa strato.
La domoj en tibeta stilo estis faritaj el brikoj kaj ŝtonoj
kun purpuraj kaj ruĝaj duklinaj tegmentoj. Vilaĝano Juedan
diris: “En la malnova socio eĉ ordinaraj servutulo-posedantoj
ne havis la similajn domojn, sed nun ni havas, dume por tio
ni ne multe pagis.” Laŭ la projekto ĉiu familio ĝuis monhelpon
de la registaro je 25 mil juanoj kaj subvencion de Fujian-provinco
je 10 mil juanoj. Krome, la registaro pagis por ferladaj tegmentoj,
kranakvo, sun-energia kuirilo, metana projekto, vilaĝ-placa
rekonstruado k.a.por la novaj domoj.
 La
22 familioj de Caimen-vilaĝo, Zharao-distrikto de la gubernio
Milin, finos baldaǔ internan ornamadon por siaj du-etaĝaj
domoj kun konstrua areo de 300-400 kvadrataj metroj. Vilaĝano
Dawa diris, antaǔe ni loĝis tie, kie oftis koto-ŝtonaj fluoj.
La tuta vilaĝo transloĝiĝis en sekuran lokon apud la rivero
Yarlung Zangbo dank’ al efektivigo de la projekto. Ĉiu familio
konstruanta domon ĝuis monhelpon de la registaro je 20 mil
juanoj kaj subvencion al Tibeto je 18 mil juanoj. Niaj domoj
estas bonaj kaj grandaj.
Ni informiĝis de la tibeta registaro, ke en la
pasintaj du jaroj dank' al plenumado de la projekto, diversnivelaj
registaroj investis entute 8 miliardojn da juanoj por la konstruado
kaj 600 mil kamparanoj kaj paŝtistoj enloĝiĝis en novajn domojn.
|