De servutuloj al mastroj

de ZHANG ZHIPING

Ĉi-jare estas la 50-jariĝo de la demokratia reformado de Tibeto. Antaǔ 50 jaroj la revolucio radikale forigis la feǔdan servutan reĝimon, kiu superregis Tibeton milojn da jaroj, kaj havigis al la servutuloj, kiuj konsistigis 95% de la totala loĝantaro de Tibeto, la kompletan personan liberecon kaj civitanajn politikajn rajtojn. Jen la premiso por la regiona nacia aǔtonomeco en Tibeto.

La 28-a de marto 1959 estis dividlinio de nova kaj malnova Tibeto. La 10-an de marto tiujare, la tiamaj superaj ranguloj de Tibeto faris ribelon por protekti la feǔdan servutan reĝimon kun politiko kaj lamaisma eklezio en unuiĝo; la 20-an de la sama monato la Ĉina Popola Liberiga Armeo subpremis la ribelon; kaj la 28-an la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis ordonon, ke la tibeta registaro estu nuligita kaj la Prepara Komitato de la Aǔtonoma Regiono de Tibeto plenumu la funkciojn de la registaro. De tiu tago komenciĝis en Tibeto la demokratia reformado. En la sinsekvaj du jaroj la feǔda servuta reĝimo estis radikale abolita, kaj milionoj da servutuloj fariĝis mastroj, kaj akiris personajn kaj politikajn rajtojn de civitano.

Antaǔ la demokratia reformado de Tibeto, la tuta riĉaĵo de la la tibeta socio estis posedata de la sklavoposedantoj, kiuj konsistigis malpli ol 5% de la totala loĝantaro de Tibeto. Kiel individuaj proprietaĵoj de sklavoposedantoj, servutuloj kaj sklavoj estis komercitaj, cedigitaj, interŝanĝitaj aǔ hipotekitaj de la mastroj laǔ ties volo. Ili devis labori la tutan vivon por servutulo-posedantoj cele akiri malgrandan vivbezonaĵon. La demokratia reformado havigis al la servutuloj kaj sklavoj personan liberecon kaj faris ilin mastroj de ili mem kaj tiuj de la socio. Kaj de tiam ili fariĝis homoj en la vera senco de tiu ĉi vorto. Tial, la reformado estas signifoplena revolucio en la tibeta historio kaj granda progreso en la homrajta historio. La 19-an de januaro 2009 la Dua Sesio de la Naǔa Popola Kongreso de Tibeto decidis, ke la 28-a de marto estu la Tago de Emancipiĝo de Miliono da Tibetaj Servutuloj.

Antaǔ 50 jaroj nur la “tri lordoj” (oficistoj, superaj bonzoj kaj sekularaj aristokratoj) administris Tibeton. Ne ekzistis elektado tiam en Tibeto, kaj la malsuperuloj ne rajtis elekti nek esti elektitaj. La tibeta reĝimo estis esence tiu por interesoj de la “tri lordoj”. Septembre de 1965 naskiĝis la aǔtonoma regiono de Tibeto, tio markis, ke la regiona nacia aǔtonomeco plene ekfunkciis en Tibeto. La Leĝo pri la Regiona Nacia Aǔtonomeco kaj aliaj rilataj reguloj poste promulgitaj protektas la rajtojn de la popolo. La leĝo detale difinas la regionan nacian aǔtonomecon en nacimalplimultaj regionoj. La centra registaro plene respektas la rajtojn kaj interesojn de la nacimalplimultoj, inkl. de personaj rajtoj kaj politikaj rajtoj. Estas multaj artikoloj pri subtenado de la ŝtato al la nacimalplimultaj regionoj en ekonomia konstruado, pri helpado al ili en edukado, kulturo kaj aliaj aferoj, kaj pri respekto al la religioj kaj moroj de la nacimalplimultoj. La celo de la centra registaro estas alpreni diversajn rimedojn por altigi la popolan vivnivelon en la nacimalplimultaj regionoj. Kompare kun la antaǔaj Dektri Kodoj kaj Dekses Kodoj, oni povas klare vidi, ke la antaǔaj kodoj celis protekti interesojn de la “tri lordoj”, kiuj konsistigis malpli ol 5% de la tiamaj loĝantoj de Tibeto, dum la Leĝo pri Regiona Nacia Aǔtonomeco -- tiujn de ĉiuj civitanoj de Tibeto. Tio estas radikala ŝanĝo de la demokratia reformado en Tibeto.

Dum la pasintaj 50 jaroj grandaj ŝanĝiĝoj okazis en diversaj kampoj de Tibeto. En 2008 troviĝis en Tibeto 1339 higienaj establoj, je 1277 pli multe ol tiuj en 1959. La averaĝa aĝo de la tibetanoj altiĝis de 35.5 jaroj al 67. La totala loĝantaro de Tibeto kreskis de 1228 mil en 1959 al 2870.8 mil en 2008, el kiuj pli ol 95% estas tibetanoj kaj aliaj nacimalplimultanoj. Antaǔ la 50-aj jaroj de la pasinta jarcento Tibeto ne havis versencajn lernejojn, sed hodiaǔ Tibeto havas sian propran modernan edukan sistemon. En 2008 troviĝis en Tibeto 884 elementaj lernejoj, 117 normalaj mezlernejoj, 1237 edukaj punktoj kaj 6 kolegioj kaj superaj lernejoj kun ĉ. 30 mil studentoj. En 20 provincoj kaj municipoj de la tuta lando 28 lernejoj sinsekve funkciigas tibetajn kursojn. 53 gravaj superaj mezlernejoj kaj pli ol 90 atlernejoj akceptis ĉ 100 mil lernantojn, kaj 18 mil intelektuloj estis trejnitaj por Tibeto.

Estas protektataj libereco de religia kredo kaj ĉiutaga religia aktivado de tibetanoj. De post la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento estis revivigitaj pli ol 40 religiaj festoj de diversaj sektoj en Tibeto. Religianoj ĉiujare okazigas kaj partoprenas la festojn Sagya Dawa, Shoton kaj aliajn religiajn kaj tradiciajn aktivadojn. Troviĝas en Tibeto pli ol 1700 religiaj spacoj, kie loĝas 46 mil monaĥoj kaj monaĥinoj.

Hodiaǔ la sklavoj kaj sklaveco jam malaperis en Tibeto kaj la plej granda kaj rekta frukto alportita de la demokratia reformado estas, ke la homaj rajtoj (pri la vivo kaj disvolvo) estas efektive protektataj.