Laŭ
la plej nova donitaĵo de la dua agrikultura enketado de Tibeto,
en la pasintaj jaroj pliboniĝis la loĝkondiĉoj de tibetaj
kamparanoj kaj paŝtistoj, kaj 98.7% de ties familioj posedas
sian loĝdomon.
Laŭ tiu donitaĵo, la pofamilia loĝareo de la
tieaj kamparanoj kaj paŝtistoj estas 172.6 kvadrataj metroj,
kaj la pokapa -- 30.7 kvadrataj metroj. Inter ili, 371.9 mil
familioj, kiuj konsistigas 91.1% de la totala familiaro, posedas
unu loĝejon, kaj 25.9 mil familioj, kiuj konsistigas 6.3%
de la totala familiaro, -- du loĝejojn, kaj pli ol 5.4 mil
familioj, kiuj konsistigas 1.3% de la totala familiaro, --
pli ol 3 loĝejojn.
 Nun
Tibeto integrias la monsumojn el la financo, socio, popolo
kaj helpado al Tibeto por plenumi gravajn projektojn, inkl.
de domo-rekonstruado por kamparanoj, fiksloĝiĝado de nomadoj
kaj transloĝado favora al malriĉuloj. La registaro de la Tibeta
Aŭtonoma Regiono subvencias per 10000-25000 juanoj (ĉ. 7 juanoj
= 1 usona dolaro) ĉiun familion konforman al koncernaj kondiĉoj.
Krome, ankaŭ ĉiuj urboj kaj gubernioj aktive monkolektas por
subteni kamparanojn kaj paŝtistojn en konstruado de fiksloĝejoj.
Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, diris en la dua sesio de la 9-a Popola Kongreso de
Tibeto, ke en 2008 Tibeto disponigis 680 milionojn da juanoj
por solvi la problemon pri loĝado de 57.8 mil familioj kamparanaj
kaj paŝtistaj, kaj 312 mil paŝtistoj enloĝiĝis en sekurajn
loĝejojn.
|