Jiesu Danzhen kaj ŝiaj ĉinaj infanoj

de SHAO JIANGUANG kaj TANG YUANGUI

La gubernio Duilong Deqing troviĝas je 10 km sudokcidente for de Lhasa, ĉefurbo de Tibeto. Tie infanvartejon funkciigas s-ino Jiesu Danzhen, svislandano de la ĉina tibeta deveno.

En 1990 s-ino Jiesu Danzhen kaj ŝia edzo unua-foje revenis al sia hejmlando kelkdek jarojn post kiam ili ĝin forlasis. Ŝi ne atendis, ke de tiam ŝia vivo interrilatiĝos kun ĉinaj orfoj.

"Iutage mi vidis, ke du kompatindaj malgrandaj knaboj almozpetis sur strato de Lhasa, kaj mi invitis ilin kune tagmanĝi en restoracio. Sed la mastro de la restoracio malpermesis al ili eniri timante, ke ili malhelpos la komercon, kaj mi kverelis kun li. Tio estis la unua fojo por mi leviĝi por defendo de alies rajto dum mia vivo."

S-ino Jiesu Danzhen diris, ke ankaŭ ŝi estis orfo kaj eĉ ne scias sian naskiĝdaton. En sia infaneco ŝi forlasis Tibeton kaj vivis en orfejo en Germanio. Pro tio ŝi ĉiam havas grandan simpation por orfoj kaj infanoj, kiuj bezonas helpon. Reveninte Svislandon, post interkonsiliĝo kun siaj familianoj kaj amikoj, ŝi decidis establi orfejon por sengepatraj infanoj kaj geknaboj, kiuj ne povas viziti lernejon pro malriĉeco.

Sub helpado de rilataj departementoj de Tibeto, ŝi starigis oktobre de 1993 la unuan infanvartejon en la gubernio Duilong Deqing kaj akceptis 7 infanojn. Poste ŝi starigis alian infanvartejon en la hejmloko de sia edzo, Shangrila-gubernio de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio. Nun la 2 infanvartejoj jam akceptis 105 infanojn kaj samtempe monhelpis 26 geknabojn en vizitado de lernejo sur paŝtejo en norda Tibeto.

Por bone funkciigi la infanvartejojn s-ino Jiesu Danzhen kaj ŝia edzo starigis fonduson en Svislando, kaj poste en Germanio kaj Aŭstrio respektive ĝiajn filiojn, kies membroj estas iliaj lokaj amikoj. En la tuta jaro la geedzoj plejparte loĝas en Tibeto aǔ en Yunnan por prizorgi la infanojn en la infanvartejoj, kaj vintre revenas al Svislando kaj raportas al la membroj pri uzado de la fonduso.

En la infanvartejo de gubernio Duilong Deqing vivas 52 diversnaciaj infanoj. Ili loĝas en du-etaĝaj domoj en la tibeta stilo. En la infanvartejo troviĝas ĝardeno, korbopilka tereno, tablotenisa ludejo kaj eĉ amuzejo. Sur la muroj de la salono de la infanvartejo pendas fotoj pri la infanoj, Jiesu Danzhen, ŝiaj familianoj kaj diverslandaj amikoj.

Gesang Jiacuo en la aĝo de 20 jaroj jam vivas 12 jarojn en al infanvartejo kaj estas la plej aĝa inter la tieaj geknaboj. Li diris: "Ni ŝatas nomi Jiesu Danzhen 'onklino'. Mi admiras kaj respektas ŝin. Nun mi diplomiĝis nur el supera mezlernejo kaj ne havas sufiĉe da kapablo por rekompenci ŝin. Sed nun mi povas helpi plijunajn gefratojn de la infanvartejo en ilia lernado."

Gesang Jiacuo diris, ke onklino Jiesu Danzhen jam oldiĝis, pro tio li maltrankviliĝis pri estonteco de la malgrandaj infanoj, el kiuj la plej juna estas nur 4-jaraj. Li ĵus finis sian eniran ekzamenon por supera lernejo kaj estis atendanta la rezulton, sed en estonteco li certe revenos al la infanvartejo por prizorgi aliajn geknabojn.

Zhuoma Lamu estas 16-jara knabino. Antaǔ 8 jaroj ŝia patro mortis kaj ŝia patrino falis en malsanon, ŝi estis akceptita en la infanvartejon. Nun ŝi jam diplomiĝis el la 6-a Mezlernejo de Lhasa. Ŝi diris, ke ŝi volas fariĝi kuracistino kaj helpi malsanulojn same kiel onklino Jiesu Danzhen.

"Onklino Jiesu Danzhen akceptis nin kaj mi sentas min tre bona en la infanvartejo. En libera tempo sub gvidado de la onklino ni vojaĝis al najbaraj lokoj, ekz. Shannan, Nyingchi, Xigazê. Tio riĉigis mian vivon. Ni devas diligente lerni por rekompenci la amfavorecon de Onklino Jiesu Danzhen."

La aferoj de Jiesu Danzhen kortuŝis multajn homojn. Fraŭlino Cangjue servis jam 12 jarojn por la infanvartejo de gubernio Duilong Deqing. Ŝi aĝas jam 33 jarojn tamen por prizorgi la geknabojn ŝi ankoraŭ ne edziniĝis. Menciante Jiesu Danzhen, ŝi diris: "Onklino Jiesu Danzhen tre amas la infanojn, kaj bone prizorgas ankaŭ nin laborantojn de la infanvartejo. Mi amas onklinon Jiesu Danzhen, kaj mi restas ĉi tie por labori."

S-ino Jiesu Danzhen diris, ke en la pasintaj 10 jaroj dum funkciigado de la infanvartejoj ŝi spertis kaj amarecon kaj ĝojecon, sed ŝi tre fieras pro tio, ke multe da geknaboj gajnis bonajn notojn en la lernado. Nun iuj geknaboj eniris en tibetajn mezlernejojn kaj superajn lernejojn ekster Tibeto. Diplomiĝinte el teknika lernejo iuj el ili revenis al la infanvartejo Jiesu Danzhen diris: "Mi estas tre ĝoja kaj kontenta, ke iuj geknaboj fariĝis viglaj kelkajn semajnojn post eniro en la infanvartejon; kaj min malavare monhelpis bonkoruloj tibetaj, hanaj, usonaj kaj eŭropaj, kiam mankis al mi monrimedoj por funkciigi la infanvartejon. Kiam mi lernis en Germanio kaj Svislando, mi ne antaǔvidis, ke mi povos havi ĉinajn amikojn, sed nun mi havas multe da ĉinaj amikoj, kiuj multe riĉigas mian vivon."