 La
demokratia reformado de Tibeto, komencita en 1959, multe akcelis
egalecon, solidarecon, prosperon kaj disvolviĝon de diversaj nacioj
en la regiono kaj realigas por la tieaj popolanoj harmonian vivon
kaj komunan disvolviĝon.
Unu familio sub la sama ĉielo
 Dank'
al la demokratia refomado de Tibeto, la tieaj popolanoj liberiĝis
el servutula kateno kaj ricevis novan vivon. La popolanoj vivas
harmonie kiel gefratoj kaj kune konstruas sian hejmlokon.
Koncerne la nacimalplimultan problemon, la centra registaro
de Ĉinio praktikas naci-aŭtonomecon survoje al egaleco, solidareco,
interhelpo kaj komuna prospero de diversaj nacioj. Laŭ tiu vojo
la tibeta popolo akiris senprecedencan egalecon politike. Ĉiuj tibetanoj
plene ĝuas la homajn rajtojn kaj kondutas kiel mastro de la socio.
 La
ĉina registaro donas grandan atenton al kulturado de kadroj el naciminoritatoj
por ke tibetanoj bone ĝuu la rajtojn pri administrado de ŝtataj
kaj lokaj aferoj. Nun en Tibeto jam organiziĝis oficistaro, konsistanta
ĉefe el tibetanoj. La Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de
la Tibeta Aŭtonoma Regiono informis, ke tibetanoj kaj aliaj nacimalplimultoj
konsistigas 70.42% de la provinc-nivela oficistaro de Tibeto; indiĝenaj
kadroj kaj specialistoj nun funkcias kiel elita parto de diversnivelaj
administracioj de Tibeto.
En la pasintaj 50 jaroj moroj, kutimoj kaj tradiciaj
kulturoj de diversaj nacioj estis respektataj kaj heredataj kaj
ankaŭ la religia kredo respektata kaj protektata. Ĉiuj nacianoj
havas liberecon por lerni, uzi kaj disvolvi sian propran lingvon.
Danzeng Lunzhu, tibetologo kaj vicdirektoro de la Instituto
pri Socio kaj Ekonomio sub la Ĉina Tibetologia Esplorcentro, diris,
ke post pli-ol-20-jara esplorado pri la rilatoj inter diversaj nacioj
en Lhasa, li trovis, ke la geedziĝo inter hanoj kaj tibetanoj pliiĝas
ĉiujare je pli ol dek procentoj kaj ankaŭ tiu inter tibetanoj kaj
hujoj tre oftas, tio atestas ĝeneralan akordon inter diversaj nacioj.
Kune strebi al bonhaviĝo
Tibeto estas nomata tegmento de la mondo kaj havas
malfavorajn naturkondiĉojn. Ĝiaj klimato kaj geografiaj kondiĉoj
multe malhelpas la ekonomian disvolviĝon. Por transformi la postiĝintan
fizionomion de Tibeto kaj akceli la komunan prosperiĝon de la tieaj
nacioj, la centra registaro kaj tutlanda popolo donis grandajn zorgon
kaj subtenon al ĝi finance, teknike kaj politike. En la pasintaj
50 jaroj Tibeto rapide progresis survoje al modernigo, kaj la ekonomio
kaj socio spertis grandan ŝanĝiĝon.
Oni diris, ke en 2008 la produktovaloro de la tuta regiono
atingis 39.2 miliardojn da juanoj, je 10.1% pli multe ol tiu en
2007; la jara pokapa enspezo de paŝtistoj kaj terkulturistoj atingis
3170 juanojn, je 13.7% pli multe ol tiu en 2007. Nun en Tibeto 170
mil paŝitistaj familioj
kun 860 mil homoj enloĝiĝis en sekurajn kaj komfortajn
domojn. En 2008 Tibeto havis riĉan rikolton de greno kaj la totala
produktokvanto atingis 950 mil tunojn. Stabile progresas brutobredado
kaj glate iras la konstruado de bazaj kamparaj instalaĵoj, kiaj
akvo- kaj elektroprovizadoj, ŝose-konstruado, telekomuniko ktp.
En la pasintaj 50 jaroj la tibetaj popolanoj de diversaj
nacioj plene spertis rapidajn ŝanĝiĝojn kaj samtempe sincerajn zorgojn
de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, konsciante,
ke nur akordiĝinte, la diversnaciaj popolanoj povas realigi komunan
prosperon.
Helpi unu la aliajn por venki malfacilojn
En
la 14-a de marto, 2008, iuj malicaj kontraŭleĝaj elementoj faris
gravan tumulton en Lhasa. Luosang Shandan, senpartia patriota persono,
kiu loĝas en la urbo, rakontis al mi sian avanturon en tiu tago:
“Je la vido de la homoj, teruritaj de persekutado de perfortuloj,
mi tuj endomigis ilin al mi kaj konsolis, ke ili estu trankvilaj
kaj restu ĉi tie kiel hejme.” Dum la tumulto Luosang Shandan kaj
liaj familianoj savis 106 homojn. Liu Dingwei, kiu aliĝis al la
ĉina armita polico nelonge antaŭ la tumulto, estis vundita de perfortuloj.
Akceptante mian intervjuon, li diris, ke li jam ekamis tiun ĉi lokon,
kvankam li vivas nelonge en Tibeto; li volas fari siajn kontribojn
por la paco, prospero kaj feliĉo de Tibeto.
Malfeliĉo montras amikecon. La 12-an de majo, 2008,
okazis forta tertremo en Wenchuan-gubernio de Sichuan-provinco.
Televidinte, ke la tiea popolo suferas de katastrofo, tibetaj oficistoj
kaj popolanoj tuj malavare donacis al ili monon kaj materialojn
por ke ili trapasu la malfacilan tempon.
Solidareco estas forto. En la pasintaj 50 jaroj la
diversnaciaj popolanoj de Tibeto faris per siaj agoj belan kaj trafan
noton pri unuanima penado por komuna prospero.
|