En la malfermo de la Forumo pri Tibeta Kulturo
de Ĉinio en 2006, prelegon pri la foruma temo faris 36 reprezentantoj
el diversaj landoj kaj regionoj, inkl. de tiuj el la ĉina
ĉeftero, Hongkong kaj Taiwan de Ĉinio. Ili traktis la evoluon,
heredadon kaj prosperiĝon de la tibeta kulturo, konservadon,
ordigadon kaj utiligadon pri historiaj arkivoj de la tibeta
lingvo, popularigon kaj lernadon de la tibeta lingvo, heredadon
kaj evoluon de la tibetaj medicio kaj medikamentoj, kaj liberecon
de religia kredo en Tibeto.
Intertempe, Melvyn C. Goldstein, fama usona tibetologo,
kaj aliaj alilandaj fakuloj rakontis pri Tibeto en iliaj okuloj.
Vivkvalito
de paŝtistoj senĉese altiĝas
 Prof.
Melvyn C. Goldstein de Universitato de Case West Reserve de
Usono komencis sian studon pri Tibeto en 1986. Li naŭ fojojn
vizitis Tibeton, kaj la lasta estis en 2005. Li notis ŝanĝiĝojn
de la vivo de tibetanoj per multaj fotoj.
Pri la impreso de Tibeto, Goldstein diris: "Kiam
mi vizitis Tibeton en 1990, mi trovis, ke en iuj lokoj ne
troviĝis eĉ biciklo; sed en 2005 preskaŭ ĉiuj paŝtistoj posedis
motorciklon. En 1986 mi vizitis hejmon de paŝtisto. Pro manko
de mebloj, la familianoj sidis sur planko; sed en 2005 mi
trovis, ke ili uzas sun-energian lumigilon kaj magnetofonon.
La higienaj kondiĉoj multe pliboniĝis kaj la domoj estas belaj.
Ilia vivkvalito senĉese altiĝas."
Goldstein opinias, ke kulturo estas ne nur historiaj
objektoj montrataj en muzeo, sed ankaŭ vivmaniero. Oni rajtas
elekti al si ŝanĝiĝojn akcepteblajn por ili, kaj paŝtistoj
rajtas elekti la de ili ŝatatan vivmanieron.
"Ili povas fari tion, kion ili deziras,"
Goldstein diris montrante foton de paŝtisto rajdanta sur motorbiciklo,
"li estas ankoraŭ paŝtisto, sed en bonkvalita jako. Ili
ankoraŭ paŝtas kaj melkas ĉiutage. La nura ŝanĝiĝo estas,
ke ili produktas fromaĝon per maŝino. Kaj la pokapa posedo
de dombestoj kreskas je 4% kaj prezo de ŝafo — je 600%."
Goldstein emfazis, ke la ŝanĝiĝojn volonte elektas la paŝtistoj.
"Mi
propraokule vidis prosperon de la tibeta kulturo"
 Colin
Mackerras, profesoro de Griffith-universitato de Aŭstralio
kaj prezidanto de la Aŭstralia-ĉina Amikeca Asocio, multfoje
vizitis Tibeton. Li diris: "Mi havis profundan impreson
pri herediĝo de la tibeta kulturo dum mia vizito en 1985.
Poste mi trifoje vizitis Tibeton kaj tibet-naciajn regionojn
en Gansu, Qinghai, Yunnan kaj Sichuan respektive en 1990,
1997 kaj 2002, kaj propraokule vidis prosperiĝon de la tibeta
kulturo."
Li opinias, ke la tibeta budhismo estas grava
konsistiga parto de la tibeta kulturo. Li diris: "Dum
la vizito en tibet-naciaj regionoj, mi perceptis ĝian profundan
influon al ĉiuj sferoj en la regionoj. Mi havis ŝancon ĉeesti
en 1995 tradician festivalon en fora vilaĝo en Qinghai, aprecante
tradiciajn dancojn kaj spertante tradician religian ceremonion.
La fakto montras, ke la tibeta kulturo neniam pereis, sed
pompe disvolviĝas sub la subtenado de la ĉina registaro."
Colin diris en sia prelego: "Socialismo
elradikigis servutulan sistemon el la tradicia tibeta kulturo,
edukado ne plu limigita nur en monaĥa klaso kaj populariĝis
inter ordinaraj tibetanoj." Laŭ lia statistiko, la nombro
de monaĥoj en Tibeto kreskis de 34 mil en 1992 al 46 mil en
2000 kaj nun la nombro supozeble estas pli granda.
"Ponto
por disvastigi la tibetan kulturon"
Arvind Alok, prezidanto de la Disvolva Konsilantaro
pri Budhismaj Monumentoj de Hindio, alte taksas la subtenon
kaj respekton de la ĉina registaro al religia kulturo. Li
diris: "Aprile de 2006 Ĉinio okazigis la Unuan Mondan
Budhisman Forumon, tio montras, ke la ĉina registaro subtenas
la budhisman kulturon. La okazigo de la Unua Forumo pri la
Tibeta Kulturo en Ĉinio aliafoje montras, ke Ĉinio respektas
religian kulturon, kaj homoj ĝuas religian liberecon. Ĉi tiu
forumo estas ponto por disvastigi la tibetan kulturon. Mi
dankas la organizan komitaton de la forumo pro ĝia invito,
ke mi havis ŝancon diskuti pri disvolviĝo de budhismo kaj
la tibeta budhismo kun tibetologoj, erudiciuloj. Tio estas
mia granda honoro."
La 12-an de oktobro Alok kaj aliaj ĉeestantoj
de la forumo trajne atingis Lhasa, ĉefurbon de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, laŭ la Qinghai-Tibeta Fervojo. Li diris, ke tio estas
lia unua vizito al Tibeto, kaj li tre emociiĝis, ĉar li naskiĝis
en budhisma sanktejo en Hindio kaj ĉiam revis persone viziti
Tibeton kaj vidi pejzaĝojn sur la Monda Firsto, tieajn popolanojn,
precipe disvolvon de la tibeta budhismo.
"Ordigo
de budhismaj sutroj estas protektado de la tibeta kulturo"
Profesoro de la angla universitato Oxford kaj
prezidanto de Internacia Tibetologia Asocio opinias, ke ordigi
budhismajn sutrojn ludas gravan rolon en protektado de la
tibeta kulturo.
Li diris: "Oni povas rekonstrui templon
kaj establi bibliotekon, tamen se oni ne ordigus la historiajn
dokumentojn, la konstruaĵoj povus resti nur belaj eksteraĵoj."
Li opinias, ke la grandskala ordigo al la klasikaj dokumentoj
de la tibeta budhismo kaj bona traktado al historiaj libroj,
faritaj de la ĉina registaro, estas forta protektado al la
tibeta kulturo.
Laŭ li, ĉiuj tradiciaj kulturoj bezonas reformadon,
sed tio ne signifas forlasi la tradicion. Estas bona politiko,
ke la ĉina registaro kuraĝigas uzi la tibetan lingvon. Li
laŭdis la protektan laboron pri la tibeta kulturo faritan
de la Esplora Tibetologia Centro de Ĉinio, kaj esperas daŭrigi
kontakton kaj kunlaboron kun ĝi.
|