La 11-22-an de oktobro, 2006, kiel unu el la 
                    programoj de la forumo, Ekspozicio pri la Tibeta Kulturo okazis 
                    en la Ĉefurba Muzeo en Pekino. Tio estis la unua ekspozicio 
                    pri la tibeta kulturo en Pekino. 
                   Ĉifoje ekspoziciiĝis ĉ. 200 objektoj kaj pli 
                    ol 100 fotoj pri karakterizitaj tibetaj historiaj restaĵoj, 
                    tibetaj medicino kaj medikamentoj, tradicia arto, arkitekturo 
                    kaj skulpturaĵoj, religiaj statuoj kaj instrumentoj, ĉiutagaj 
                    necesaĵoj. La eksponaĵoj reflektas diversajn flankojn de la 
                    tibeta kulturo, interalie parto el ili estis transportitaj 
                    per aviadilo de Tibeto al Pekino.  
                  La ekspozicio celas montri diversajn aspektojn 
                    de la tibeta kulturo kaj prezenti fruktojn rikoltitajn en 
                    protektado kaj disvolvado de la tibeta kulturo en la lastaj 
                    jaroj. 
                  
                     
                       | 
                     
                    
                      Pentristo 
                          Tseden Namagyal pentras delikatan Tangka per kathara 
                          peniko. Tangka estas pentraĵo naskita antaŭ pli ol 1000 
                          jaroj en Tibeto. Ĝi temas plejparte pri portreto kaj 
                          biografio de budho, bonzo kaj religia majstro, malmulte 
                          pri ĉiutaga vivo de la popolanoj kaj folkloro. Oni pentras 
                          ĉefe sur ŝtofo kaj papero.  | 
                     
                     
                      |  
                         | 
                     
                   
                  
                     
                       | 
                     
                     
                      |   Farbo 
                          de Tangka estas mane farita el minaĵoj. La koloro sur 
                          Tangka neniam paliĝas kaj restas splenda post milo da 
                          jaroj.  | 
                     
                    
                      |   | 
                     
                   
                  
                     
                       | 
                     
                     
                      Tiu 
                          ĉi Tangka, 5 m. alta kaj 3 m. larĝa, estas donaco de 
                          la demokratia administra komitato de Tashilhungpo-templo 
                          al la centra registaro de Ĉinio decembre de 1995, memore 
                          al la kroniĝo de la 11-a Banĉan-lamao.  | 
                     
                     
                      |   | 
                     
                     
                       | 
                     
                     
                      |   Tibetaj 
                          bonzoj faras mandalon kultatan de esoterismo. La farado 
                          estas tre delikata kaj oni devas amasigi fajnajn kolorajn 
                          sablerojn sur desegnaĵoj tavolon post tavolo. Necesas 
                          8 homoj por fari tiun mandalon kun unu kvadrata metro 
                          en 8 tagoj.  | 
                     
                     
                      |   | 
                     
                     
                       | 
                     
                     
                      Alispeca 
                          mandalo el orumita kupro inkrustita per gemoj  | 
                     
                     
                      |   | 
                     
                     
                       | 
                     
                     
                      Kuraciloj 
                          de la tibeta medicino  | 
                     
                     
                      |   | 
                     
                     
                       | 
                     
                     
                      Masko 
                          en tibeta teatro  | 
                     
                     
                      |   | 
                     
                     
                       | 
                     
                     
                      Budho 
                          Qamba en Tashilhungpo-templo en Tibeto  | 
                     
                     
                      |   | 
                     
                     
                       | 
                     
                     
                      La 
                          tibeta lingvo uzita antaŭ 4000 jaroj  | 
                     
                     
                      |   | 
                     
                     
                       | 
                     
                     
                      Trumpetoj 
                          de la tibeta budhismo  | 
                     
                    
                      |   | 
                     
                   
                   
                   
                   
                   
                 |